Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri geografio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Oceano (mitologio), respektive pri la hispan- kaj portugallingva eldonejo la paĝon Editorial Océano..

Oceano (marego) estas seninterrompa akva envolvilo de la Tero, kiu borderas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).

La akvo de la oceano estas salita, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. Mil gramoj da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj animaloj uzas nur nesalitan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon vidu Alain Bombard)

Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: Pacifiko (aŭ Pacifika Oceano), Atlantiko (aŭ Atlantika Oceano), Hinda Oceano kaj Arkta Oceano. Laŭ decido de la Internacia Hidrografia Organizo en 2000 kvina oceano estas la Suda Oceano, antaŭe konata kiel la Antarkta Oceano. Averaĝa profundo de la monda oceano estas 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo).

Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energetikajn (energio de alfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado.

Oceano Surfaco
mln kv.km
Aver. Profundo
m
Maks. Profundo
m
Pacifiko 178,7 3 976 11 022
Atlantiko 91,7 3 597 8 742
Hinda Oceano 76,2 3 711 7 209
Arkta Oceano 14,8 1 225 5 527

Bildaro

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda