Oeschgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oeschgen
Blazono de Oeschgen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 31′ 19″ N 8° 1′ 5″ O / 47.52194 °N, 8.01806 °O / 47.52194; 8.01806 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 19″ N 8° 1′ 5″ O / 47.52194 °N, 8.01806 °O / 47.52194; 8.01806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 914
Areo 4,38 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 5072
Komunumkodo 4175
Mapo de Oeschgen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oeschgen (ankaŭ skribita Öschgen) estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 914 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oeschgen situas ĉe la bordo de la rivereto Sissle. Ambaŭflanke la vilaĝon bordas brakoj de la monteto Kaistenberg, kiu apartenas al la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,38 km², de kiuj 0,80 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,62 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 500 m s.m. sur la altebenaĵo de la monteto Wolfgarten, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 320 m s.m. ĉe la borde de la rivereto Sissle ĉe la limo al Eiken.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oeschgen limas en nordoriento al Kaisten, en sudo al Frick, kaj en nordokcidento al Eiken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Frick al la stacidomo Stein-Säckingen.

Tra la komunumo oriente de la vilaĝo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A3, kies plej proksimaj alveturejoj troviĝas norde en Eiken kaj sude en Frick.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oeschgen datiĝas el la jaro 1234 kiel Escecon.

En mezepoko la Grafoj de Homberg-Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Oeschgen. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Oeschgen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]