Ofiofagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ardeo manĝanta serpenton.

Ofiofagio (el grekaj ὄφις + φαγία "serpento" kaj "manĝo") aŭ serpentomanĝado estas specializita formo de manĝo aŭ nutrada kutimaro de animaloj kiuj ĉasas kaj manĝas serpentojn. Estas ofiiofagiaj mamuloj (kiaj mefitoj kaj mungotoj), birdoj (kiaj serpentagloj, la Sekretaribirdo, kaj kelkaj akcipitroj), lacertoj (kiaj la Koluma lacerto), kaj eĉ aliaj serpentoj, kiaj la serpentoj de Centra kaj Suda Amerikoj nome musuranoj kaj la nordamerika Komuna reĝoserpento. La genro de venenaj serpentoj nome Reĝa kobro (Ophiophagus hannah) ricevas nomon pro ties manĝokutimo.

Ofiofagio ĉe mitoj kaj legendoj

Blazono de Meksikio

Serpentomanĝanta rabobirdo aperas en legendo de meksika popolo, kiu estis bazo de Azteka Imperio, kaj ĝi estas nune reprezentata en la Meksika flago: la Meksikaj, gvidate de sia dio Huitzilopoĉtli, serĉis lokon kie la birdo surteriĝu sur opuntio, vorante serpenton. Ili trovis lokon en insulo en la Lago Tekskoko, kie ili konstruis la urbon de Tenoĉtitlano ("Loko de la opuntio" – nuna Meksikurbo) en 1325. (En la Blazono de Meksikio tiu birdo estas priskribita kiel Reĝa aglo, kvankam oni diras ofte, ke temas pri Norda karakaro[1]. Eblas ankaŭ, ke tiu birdo estas Ridfalko aŭ Serpenta akcipitro, rabobirdo kiu manĝas preskaŭ nur serpentojn.)

Ankaŭ Majaoj havis la legendon de ofiofagio en sia folkloro kaj mitologio.

La nomo de Gvatemalo povus deveni el naŭatla vorto koaktlmoktl-lan, signife "lando de la serpentomanĝanta birdo."[2]

Kristana folkloro asocias serpenton kun demono kaj konsideras ĉion kiu detruas ilin bona. Ekzemplo de tiu tradicio estas la novelo de Rudyard Kipling nome "Rikki-Tikki-Tavi" (en La libroj de ĝangaloj), kie Rikki-Tikki, nome mungoto, defendas homan familion kontraŭ paro de malicaj kobroj.

Ĉe Hindua kaj Budhista folkloroj, la Garudoj estas malamikoj de Nagaoj, raso de inteligentaj serpentoj - aŭ drakecaj estaĵoj, kiujn ili ĉasas.