Okcidenta Negroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

Okcidenta
Negroso
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   helblue dekstre de la ruĝa nomo
  • Okcidenta Negroso - hiligajnone Katundang Negros, tagaloge Kanlurang Negros, plenforme Lalawigan ng Kanlurang Negros (sed ankaŭ Lalawigan ng Negros Occidental), cebue Kasadpang Negros, hispane Negros Occidental, plenforme Provincia de Negros Occidental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Bacolod. La provinco fondiĝis en 1890. Ĝi kovras la nordon kaj okcidenton de la insulo Negroso. La provinco apartenas al la regiono Okcidentaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 7 802 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 2 396 039 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 372 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la hiligajnona, la cebua, la tagaloga kaj la angla.

    Eksteraj ligiloj

    greke retejo de la provinca registaro de Okcidenta Negroso

    la vilao Hacienda Rosalia, kie en 1981 fariĝis la filipina kineja filmo Oro, Plata, Mata ("oro, arĝento, morto")
    akvofaloj Mambukal ĉe la monto Kanlaon