Okcidenta kronokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Okcidenta kronokolombo
Western Crowned Pigeon.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Goura
Specio: G. cristata
Goura cristata
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Okcidenta kronokolombo, Goura cristata estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiuj loĝas en la malaltaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 75cm longa, blugriza aŭ malhelblua kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kiuj montras ankaŭ ruĝan okulringon. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ similaj, sed maskloj estas pli grandaj ol inoj.

Kun sia proksimaj kaj tre similaj parencoj, nome la Viktoria kronokolombo kaj la Suda kronokolombo, ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej belaj membroj de la familio de Kolombedoj. La Okcidenta kronokolombo troviĝas kaj estas endemismo de malaltaj pluvarbaroj de la Papua provinco de Indonezio ĉe Nov-Gvineo; la aliaj specioj de kronokolomboj loĝas diferencajn regionojn de la insulo. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj semoj.

Ĉasata kiel manĝaĵo aŭ pro siaj plumoj, ĝi restas kiel komuna birdo nur en malproksimegaj areoj. Pro la pliiĝanta mediperdo, limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Okcidenta kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico 2 de CITES.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]