Viktoria kronokolombo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Goura victoria (Fraser, 1844) |
||||||||||||||
La Viktoria kronokolombo, Goura victoria estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj nordaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 74cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu ĉi specio povas esti facile diferencigita el la similaj samgenraj specioj pro la unikaj blankaj pintoj de sia kresto.
Ĝi estas unu el la tri ŝajne similaj specioj de kronokolomboj (la aliaj estas la Okcidenta kronokolombo kaj la Suda kronokolombo), kaj krome la Viktoria kronokolombo estas disvastigita tra malaltaj kaj marĉaj arbaroj de norda Nov-Gvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj, figoj, semoj kaj senvertebrulojn. La ino demetas plej ofte ununuran ovon.
La nomo rememoras la britian reĝinon Viktorino (Britio).
Ĉar ĝi estas maltimida, suferis mediperdon kaj estis troĉasita pro siaj viando kaj plumoj, la Viktoria kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico 2 de CITES.
[redakti] Bildaro
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Goura victoria. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 10 Majo 2006. vundebla
