Oldřich Arnošt Fischer
Oldřich Arnošt Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-a de septembro 1955 en Třebíč |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • bestokuracisto |
Oldřich Arnošt FISCHER (naskiĝis la 27-an de septembro 1955 en Třebíč) estas moravia esperantisto. Laŭprofesie bestkuracisto laboranta kiel esploristo kaj tradukisto; li gradiĝis per ekzameno pri ĉasado, sed li ĉasas nur per fotilo. Li esperantiĝis en 1999 kaj vivas en Brno. Li publikigis kelkajn verkojn pri bestoj uzante proprajn fotojn.
Verkaro[redakti | redakti fonton]
- Kun fotilo inter libeloj (2016)
- Skaraboj, papilioj kaj aliaj insektoj antaŭ objektivo (2017)
- Ie sub niaj piedoj (2018)
- Ekkompreni neparolantojn (2019)
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- Leif Nordenstorm: Arne, syn náčelníka (KAVA-PECH, 2013)
- Blanka Fišerová: Ĉerkoturneo (2015)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Liaj oftaj prelegoj en la Klubo de esperantistoj en Brno estas elŝuteblaj en la kluba retejo: [1]