Oldřichovice (Třinec)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oldřichovice
Oldřichovice
germane Oldrzichowitz, pole Oldrzychowice
vilaĝo
Evangelia preĝejo en Oldřichovice
Oficiala nomo: Oldřichovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Domoj 867 2011
Situo Oldřichovice
 - koordinatoj 49° 39′ 13″ N 18° 39′ 01″ O / 49.65361 °N, 18.65028 °O / 49.65361; 18.65028 (mapo)
Katastro 15,21 km² (1 521 ha) Oldřichovice u Třince
Loĝantaro 3 118 (2021)
Denseco 205 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01; 739 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oldřichovice (Třinec)
Portalo pri Ĉeĥio

Oldřichovice (pole Oldrzychowice, germane Oldrzichowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas sude de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 867 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 3 118 loĝantoj.

Oldřichovice situas en katastra teritorio Oldřichovice u Třince kun areo 15,21 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis konsisto de kameraj bienoj. En la jaro 1619 ĝi havis 45 domojn. Fine de la 18-a jarcento estiĝis en la munivipo evangelia lernejo. Laŭ indikoj el la jaro 1845 tiu ĉi lernejo havis 337 lernantojn. En la jaro 1939 Oldřichovice havis 2142 loĝantojn, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 1983, al la pola nacieco 101, al la ĉeĥa 26 kaj al la germana 27 loĝantoj.

En la jaro 1980 Oldřichovice estis alligita al urbo Třinec.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 398
18801 574
18901 713
19001 868
19102 009
19211 947
JaroLoĝantoj
19302 173
19502 058
19612 164
19702 541
19802 809
19912 794
JaroLoĝantoj
20013 063
20113 171
20213 118

Pola minoritato[redakti | redakti fonton]

En Oldřichovice estas agada loka asociiĝo Pola kulture-eduka asocio (PZKO). Enkadre de tiu ĉi loka asociiĝo ekzistas ekde la jaro 1979 danc-ensemblo Oldrzychowice.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]