Oleg Ĉajka

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Oleg Ĉajka
Oĉjo
konata rusia esperantisto, aktivulo de SEJM-2, REJM, TEJO, EK MASI
Persona informo
Aliaj nomoj Oĉjo
Naskiĝo 1973
en Bakuo, Sovetunio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Kvio, Ventemo
Aliaj aktivaĵoj veganismo/krudmanĝado, orientaj batalartoj, teaj ceremonioj, socioniko, teatro, petveturado, pooj
Esperantistiĝis en 1987
vdr

Oleg Ĉajka (ruse Олег Чайка, naskiĝis kiel Oleg Dadajev ruse Олег Дадаев), vaste konata ankaŭ kiel Oĉjo, estas rusia kaj ukrainia esperantisto: poeto, kantisto, tradukisto, instruisto. Naskiĝis en 1973. En 2003 pro edziĝo prenis la familian nomon Ĉajka. Duonarmeno-duonpolo, naskiĝis en rusparolanta familio en Bakuo, Azerbajĝano. En 1990 li rifuĝis kun la familio al Ukrainio kaj ekde 1995 loĝas en Moskvo. Lernis Esperanton aŭtodidakte en 1987.

En 1989 li komencis verki kaj traduki poemojn kaj kantojn. Proprajn, sed ne nur proprajn, kantojn li mem plenumas. Kelkaj liaj poeziaj tekstoj ekzistas paralele en Esperanto kaj la rusa. Liaj verkoj aperis en diversaj E-periodaĵoj, en kolektoj SEJM-kreado (1996), Moskvaro (1998), Moskvaj sonoriloj (2007); en personaj poem-libretoj Kvio (2000) kaj Ventemo (2013). Li estis la laŭreato de kelkaj artaj festivaloj EoLA. En 2001-2003 kiel unu el la kantistoj partoprenis en la kanta projekto Oraj kantoj.

Instruis Esperanton, partoprenis en organizado de multaj esperantistaj renkontiĝoj, i.a. de ambaŭ rusiaj IJK-j kaj preskaŭ ĉiuj StRIGoj. Aktivis en SEJM (estrarano), REJM (komitatano) kaj TEJO (komitatano B). Estas aktivulo de moskva junulara klubo EK MASI ekde ĝia fondiĝo en 1995.

En 1998-2000 eldonadis du-semajnan periodaĵon Artefakto kaj relanĉitan de li literaturan revueton Cerbe kaj Kore (proponinte al Valentin Melnikov esti ties redaktoro), al kiu de tempo al tempo kontribuis.

De 2006 estras en Moskvo organizitan de li kurieran firmaon kun esperanta nomo "Kontakto".

De 2017 (kunlabore kun Arina Osipova) estras tradukfirmaon "Lingvo Connect" en Moskvo.

De 2017 en la oficejo de "Lingvo Connect" prizorgas Moskvan Komunan E-Bibliotekon kun plurcent libroj kaj periodaĵoj.

En 2019 kaj 2020 instruis Esperantajn Literaturon kaj Kulturon kaj TradukArton en SES.

Lastatempe estas unu el la ĉeforganizantoj de Moskva Internacia Lingva Festivalo.


Estas patro de tri filoj (kiuj denaske iom parolis en Esperanto) kaj unu filino kun la Esperanta nomo Juna (kiu same aŭdas de la patro Esperanto-paroladon).

Libroj de (aŭ kun) Oĉjo[redakti | redakti fonton]

Kantoj kaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Kantoj de OkSEJT-39 - partoprenis per kantoj kaj kantado
  • Oraj kantoj (5 albumoj) - partoprenis en la tuta projekto kiel kantisto