Ordeno de la Blanka Aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de la Blanka Aglo sur blua rubando

La Ordeno de la Blanka Aglo (pole: Order Orła Białego) estas la plej alta ŝtata honoraĵo en Pollando, atribuata pro eminentaj civilaj kaj militaj meritoj por Pollando jam de la komenco de 18a jc, dum paco aŭ dum milito. Ĝin povas ricevi la plej eminentaj poloj kaj la plej altaj reprezentantoj de aliaj landoj. En la 18a jc la ordenon ricevis i.a. Ivan Mazepa kaj promaso de Pollando kaj Litovio Adam Ignacy Komorowski.

La Ordenon oni portas sur blua rubando ĉirkaŭanta la maldekstran ŝultron. La stelon de la Ordeno oni portas sur la maldekstra flanko de la brusto.

Nun estas i.a. jenaj anoj de la Kapitulo de la Ordeno: prof. Władysław Bartoszewski, Krzysztof Penderecki kaj Aleksander Hall.

La unua Kavaliro de la Ordeno post ĝia restituo estis en la jaro 1993 la Papo Johano Paŭlo la 2-a.

La Ordenon ricevis i.a. la jenaj Kavaliroj kaj Damoj de la Ordeno: