Oswald Mosley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswald Mosley
Persona informo
Oswald Mosley
Naskiĝo 16-an de novembro 1896 (1896-11-16)
en Westminster
Morto 3-an de decembro 1980 (1980-12-03) (84-jaraĝa)
en Orsay
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Winchester • West Downs School • Royal Military College, Sandhurst vd
Partio Konservativa PartioBrita Laborista Partio • British Union of Fascists • New Party • Union Movement vd
Familio
Patro Sir Oswald Mosley, 5th Baronet vd
Patrino Katharine Edwards-Heathcote vd
Edz(in)o Diana Mosley • Cynthia Mosley vd
Infanoj Vivien Mosley • Nicholas Mosley, 3rd Baron Ravensdale • Michael Mosley • Oswald Alexander Mosley • Max Mosley vd
Profesio
Okupo politikistopiloto vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Oswald (Ernald) MOSLEY (n. 16-an de novembro 1896, Londono, Britio – m. 3-an de decembro 1980, Orsay, proksime al Parizo, Francio) estis brita politikisto, gvidanto de la Brita Faŝista Unio ekde 1932 ĝis 1940, poste tiu de ties posteulo la Unia Movado ekde 1948 ĝis sia morto. Tiuj movadoj faris antisemitisman propagandon, manifestaciis en la juda kvartalo de orienta Londono kontraŭ la judoj kaj vestis sin kiel la nazioj, kun simila insigno.

Mosley estis reprezentanto en la malsupra Ĉambro de 1918 ĝis 1931 kaj estis membro de la Konservativa, poste de la Sendependa, fine de la Laborpartio. Li laboris en 1929–30 en ministerio de la laborpartia registaro. Li provis fondi en 1931 socialistan partion, sed li ne sukcesis eniri denove la parlamenton. En la sekva jaro, li fondis la Britan Faŝistan Union. Per sia elstara oratora kapablo kaj financa apogo de gazetposedanto vicgrafo Rothermere li akiris ioman apogon.

Li estis dum la dua mondmilito internita, en 1943 li estis liberigita pro lia malsano. Li fondis en 1948 la Unio-Movadon, kiu estis - laŭ lia aserto - unuiĝo de 51 asocioj, dekstraj librokluboj.

Li havis tri infanojn kun Cimmie, inter ili Nicholas Mosley, kiu verkis biografion pri vivo desia patro. Kun alia edzino Diana havis li du infanojn, inter ili Max Mosley, prezidanto de FIA.