Otakar Dorazil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otakar Dorazil
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1889 (1889-03-19)
en Strážnice
Morto 25-an de aŭgusto 1979 (1979-08-25) (90-jaraĝa)
en Valašské Meziříčí
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • Examination Board for Teachers at Secondary Schools of Charles University vd
Profesio
Okupo instruistohistoriistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otakar Dorazil (naskiĝis la 19-an de marto 1889 en Strážnice - mortis la 25-an de aŭgusto 1979 en Valašské Meziříčí) estis ĉeĥa mezlerneja instruisto kaj amatora historiisto, kiu verkis amason da popularigaj libroj.

Inĝeniero Otakar Dorazil estis supera teknika komisaro en ŝtataj servoj. Ne plu juna li forlasis sian praktikan profesion kaj dediĉis sin al sia amo, la historio. Li doktoriĝis pri filozofio, instruis historion kaj geografion en mezlernejo, travojaĝis multajn landojn en tri kontinentoj.

Laŭ modelo de malnovaj kronikistoj-aŭtodidaktoj li verkis multajn librojn kaj prelegojn, en kiuj li prezentis al la publiko geografion kaj historion de la mondo, de la literaturo, tekniko, arkitekturo, de famaj malkovraj vojaĝoj kaj historion de la Ruĝa Kruco. Tiel lia instruista laboro kulminas kaj servas ĝis nun, ĉar la verkoj estas ne nur konservataj en la Nacia Biblioteko en Prago, sed ankaŭ reeldonataj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Dějiny české politiky XIX. století (Historio de la ĉeĥa politiko en la 19-a jc, 1910)
  • Běh naší historie (Paso de nia historio, 1918)
  • Česká revoluční hnutí předešlého století (Ĉeĥaj revoluciaj movadoj de la pasinta jc, 1918)
  • První president naší republiky (La unua prezidento de nia respubliko, 1918)
  • Představitelé technické práce : Životop. črty a popis nejvýznač. výtvorů techniky s vyobr. I: Starověk. II: Architektura středo- a novověku. III: Moderní technika. Železnice, mosty a vodní práce (Reprezentantoj de la teknika laboro: I Biografioj, skizoj kaj priskriboj de plej eminentaj teknikaj inventoj kun bildoj, II Arkitekturo de la muzepoko kaj nuntempo, III. Moderna tekniko: Fervojo, pontoj, akvolaboroj, 1919)
  • Představitelé evropských literatur : životopisné črty z literatury francouzské, anglické, německé (I.), české, ruské a polské s doslovem o literaturách jihoslovanských, severských a jihorománských (II.) (Reprezentantoj de eŭropaj literaturoj: biografiaj skizoj el la literaturoj franca, angla, germana, ĉeĥa, rusa kaj pola kun post parolo pri literaturoj jugoslavaj, nordiaj kaj sudlatinida, 1919, 1920)
  • Naše revoluce : Obrazy z domácí a zahraniční politiky od počátku světové války až do prvého výročí českého převratu. (Nia revolucio: Bildoj el la enlanda kaj eksterlanda politiko ekde la komenco de la milito ĝis la unua datreveno de la ĉeĥa ribelo, 1920)
  • Vůdčí politikové Anglie a Francie v rámci politických dějin (Gvidaj politikistoj de Anglio kaj de Francio enkadre de politika historio, 1920)
  • Vývoj stavebního umění v novověku : Pohledy do kulturních dějin západ. a střed. Evropy od doby renesance až do XIX. stol. (Evoluo de la konstrufaka arto en la novepoko: enrigardoj en la kulturan historion de la okcidenta kaj centra Eŭropo ekde la Renesanco ĝis la 19-a jarcento, 1920)
  • Pět let práce Čsl. Červeného Kříže (Kvin jaroj de laboro de Ĉeĥoslovaka Ruĝa Kruco, 1925)
  • Mezinárodní Červený kříž v historii světové (Internacia Ruĝa Kruco en la monda historio, 1927)
  • Henri Dunant 1828-1910 (1928)
  • Čs. Červený kříž 1919-1929 (Ĉeĥoslovaka Ruĝa Kruco, 1929)
  • T.G. Masaryk : Reč predsedu na slávnostnej členskej schôdzke spolku Čsl. Červeného Kríža, usporiadanej k oslave 80. narodenín pána prezidenta (T. G. Masaryk: Parolado de la prezidanto en la solena membra kunveno de Ĉeĥosl. Ruĝa Kruco, aranĝita por omaĝi 80-jariĝon de la sinjoro prezidento, 1930)
  • Kapesní historická příručka (Poŝlibro pri historio, 1932)
  • Kapesní zeměpisný atlas (Geografia poŝatlaso, 1932)
  • Řím, Paříž, Londýn, Berlín, Vídeň : Dějiny a popis měst (Romo, Parizo, Londono, Berlino, Vieno: historio kaj priskribo de la urboj, 1933)
  • Dějepisný atlas (Historia atlaso, 1935)
  • Malý atlas historický (Malgranda atlaso historia, 1935)
  • Sto let českých dějin : 1419-1526 (Cent jaroj en la ĉeĥa historio 1419-1526, 1935)
  • Henri Dunant, zakladatel Červeného kříže (Henri Dunant, fondinto de Ruĝa Kruco, 1936)
  • Dramata bouřlivé doby 1600-1648 (Dramoj de la turbulenta epoko 1600-1618, 1936)
  • Vládcové v dějinách Evropy: 800-1648 (Regantoj en la historio de Eŭropo 800-1648, 1936)
  • Evropa v obrazech : 480 pohledů a 7 plánů velkých měst různých států Evropy (Eŭropo en bildoj: 480 panoramoj kaj 7 planoj de grandaj urboj en diversaj ŝtatoj de Eŭropo, 1937)
  • Tomáš G. Masaryk a Červený kříž (Tomáš G. Masaryk kaj Ruĝa Kruco, 1937)
  • Vládcové nového věku. (Regantoj de nova epoko, 1937)
  • Kroky lidstva : Přehled světových dějin (Paŝoj de la homaro: Supervido de la monda historio, 1938)
  • Československá republika 1938 (Ĉeĥoslovaka respubliko 1938, 1938)
  • Dějepisná příručka : [Poměry hospodářské, politické a sociální : Náboženství, věda, umění, chronologický přehled : Tabulky panovníků evropských států a jejich rodokmeny (Historia manlibro: situacio ekonomia, politika, sociala, religio, scienco, arto, kronologia supervido: tabeloj de regantoj de eŭropaj ŝtatoj kaj ilia genealogio, 1938)
  • Chtěl jsem býti učitelem (Mi volis esti instruisto, 1939)
  • Chtěl jsem být učitelem : Škola v míru, ve válce a v revoluci (Mi volis esti instruisto: lernejo en paco, en milito kaj en revolucio, 1945)
  • Kroniky mluví : český středověk ve vyprávění současníků (La kronikoj parolas: la ĉeĥa mezepoko en rakontado de tiutempuloj, 1946)
  • Světové dějiny v kostce : historická příručka (Monda historio en resumo: historia manlibro, 1946)
  • Květy nevadnoucí : poklady středověkého písemnictví Evropy i Asie (Floroj nevelkantaj: trezoroj de la mezepoka literaturo de Eŭropo kaj Azio, 1947)
  • Poklady starověkého písemnictví (Trezoroj de la antikva literaturo, 1947)
  • Představitelé světových literatur : Dílo a osudy největších spisovatelů našeho i světového písemnictví od středověku do dneška (Reprezentantoj de la mondaj literaturoj: verkoj kaj sortoj de la plej grandaj verkistoj de nia kaj monda literaturoj ekde la mezepoko ĝis nuntempo, 1947)
  • Z minulých věků. Pohledy do kultury starověku a středověku (El la pasintaj jarcentoj: Rigardoj en la kulturon de la antikva epoko kaj mezepoko, 1947)
  • Objevitelé nových světů (Malkovrintoj de novaj mondoj, 1959)

Fontoj de la informoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia Biblioteko en Prago
  • Antaŭparolo de la libro „Reprezentantoj de la mondaj literaturoj“ (1947)