Otomana Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La armenoj en la Otomana Imperio loĝis en du teritorioj, la okcidenta teritorio kaj en la otomana Armenio, aŭ okcidenta Armenio, kiu temas pri la orienta teritorio de Anatolio, kiu estis historie loĝata de armenoj, kiu poste transiris de la Bizanca Imperio al la otomanaj turkoj kiam konkeris Konstantinopolon en 1453. La limoj de tiu ĉi konkero estis modifitaj laŭ la epokoj ĝis ĝia stabileco ekde la 17-a jarcento ĝis la malapero de la Otomana Imperio en 1923. La regiono kie koncentriĝis la plimulto de la otomana armena loĝantaro konsistis el ses provincoj (Erzurum, Van, Bitlis, Diyarbakır, Mamuret ül-Aziz kaj Sivas).

Historio (1453–1829)

Meĥmedo la 2-a Fatih (konkeranto).

Post la okupado de Konstantinopolo far Meĥmedo la 2-a, la teritorioj de la bizanca Armenio transiris al la otomanoj. Sed dum la postaj jaroj ili ampleksigis iliajn konkerojn post la aneksado de la Trebizonda imperio en 1461 kaj la malgrandaj sendependaj ŝtatoj kiuj ekiĝis post la malapero de la selĝuka dinastio, kiuj situiĝis inter la persoj kaj otomanoj.

Post la unua konfrontoj inter la trupoj de Meĥmedo la 2-a kaj la selĝukaj trupoj, la Otomana Imperio etendiĝis ĝis la regiono Erzincan. Dume, en alia loko de la landlimo, la persoj ankaŭ prenis parton de Armenio (Persa Armenio) kiam ili venkis la rezistadon de la turkomanoj en 1472. Sed komence de la 16-a jarcento, la venko de la sultano Selimo la 1-a en la milito inter persoj kaj otomanoj (1514-1516), kondukis la aneksadon de la plejparto de la armena teritorio kiu estos kompletigata dum la postaj konkeroj de Sulejmano la 1-a kaj Murado la 3-a en 1585. Tamen, la otomana malvenko en la sekva milito kontraŭ la persoj 1620, redonos al ili parton de la orienta Armenio. Dum unu jarcento Armenio fariĝis batalkampo inter du imperioj kaj pro tio la teritorio estis detruita post ĉiu okazinta batalo.

Sulejmano la 1-a kaj lia armeo en Naĥiĉevano dum la somero de 1554.

La otomana kontrolo sur Armenio okazigis relativan progreson kompare al la antaŭaj dominantoj. La sultanoj havis fortan centralizitan povon kaj administran organismon inspirita laŭ la Bizanca Imperio, danke al tio estis altrudata relativa ordo en la tuta teritorio.


Eksteraj ligiloj