Owerri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Owerri, laŭ loka lingvo Owèrrè estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Imo Ŝtato, universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Niĝerio.

Loko de Owerri en Niĝerio
Loko de Owerri en la subŝtato

Bazaj informoj

Geografio

Owerri situas sur ebenaĵo en la sudorienta sekcio de la lando.

Historio

Owerri estis provizora ĉefurbo de Biafro en 1969.

Ekonomio

Ĉirkaŭaĵo de Owerri kultivas agrikulturajn produktojn, kiel ekzemple maniokojn, maizojn, kaŭĉukojn kaj palmogrenojn.

Klimato

Owerri situas en tropika klimato.

Trafiko

Owerri havas enlandan flughavenon kaj internacian kargoflughavenon. Ĉefvojoj kuras al Asaba, Port Harcourt kaj Aba (Niĝerio), krome estas 2 malpli gravaj vojoj al aliaj direktoj.

Vidindaĵoj

  • katedralo
  • beleckonkurso nomita "Miss Heartland"

Ĝemelurboj

Esperanto

En la urbo loĝas unu el gvidantoj de la Niĝeria esperanto-movado Prince Henry Ozoemena Ogúinye.

Fontoj