Pál Antal Esterházy (1711)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Antal Esterházy (1711)
Pál Antal Esterházy (1711)
Pál Antal Esterházy (1711)
Persona informo
Naskonomo Pal Antal Esterházy de Galántha
Naskiĝo la  22-an de aprilo 1711(nun 1711-04-22)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Kismarton
Morto la 18-an de marto 1762
en  Aŭstra imperio Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Esterházy
Frat(in)oj Miklós József Esterházy • Maria Jozefa, Gräfin Esterházy de Galántha
Okupo
Okupo diplomatokomponistomilitisto
vdr

Pál Antal Esterházy, la 4-a duko [esterhAzi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Esterházy II. Pál Antal estis hungara magnato, altranga generalo, diplomato, bienulo, framasono. Lia nobela antaŭnomo estis galántai, lia plej konata frato estis Miklós József Esterházy.

Pál Antal Esterházy[1] naskiĝis la  22-an de aprilo 1711(nun 1711-04-22) en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 18-an de marto 1762 en Vieno (Aŭstra Imperio, nun en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Antal Esterházy studis en Vieno kaj Lejdeno, li interesiĝis precipe pri muziko. Pli poste li vojaĝadis, en 1733 en Londono li aliĝis al la framasonoj, tial li estis la unua hungara framasono. Baldaŭ li elektis la soldatan karieron. Li batalis ekzemple en la sepjara milito, kie li estris memvarbitan regimenton. En 1750 li estis diplomato en Napolo. Intertempe li heredis en 1734, en la sama jaro li edziĝis. Lia edzino neniam naskis. Li ricevis imperiestran premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]