Paŭlo Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pál LENGYEL)
Saltu al: navigado, serĉo
LENGYEL Pál (1868-1932)

LENGYEL Pál (lendjel) ankaŭ Paŭlo LENGYEL (pseŭdonomo REGÉCZI Hugó) estis hungara esperantisto, presejposedanto, naskiĝis en la 1-a de aprilo 1868 en Szabadka (nun Subotica en Serbio-Montenegro), mortis en la 4-a de oktobro 1932 en Budapest.

En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En 1883 li fariĝis presisto-metilernanto en la presejo de ÚJFALUSY Lajos. Post la lernojaroj li vagadis tra tuta Hungarujo kaj plulernis la metion. Li ankaŭ vizitis la urbon Regőcz, de kiu li prenis sian pseŭdonomon. En 1895 li anoncis malfermon de presejo en la domo de Mérey str. 7. en Szekszárd.

En 1897 li hazarde ekvidis anoncon pri la unua hungara E-lernolibro de Barabas, antaŭmendis ĝin (en kelkaj ekzempleroj, ĉar li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos E-n, sed vane) kaj du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la klubo en Uppsala, kaj korespondis kun P. Nylen. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de Esperanto. La gazeto Lingvo Internacia troviĝis en grava krizo kaj LENGYEL, presejposedanto en la urbo Szekszárd en 1900-04 je sia propra risko eldonis (kelkan tempon ankaŭ redaktis) la gazeton.

En septembro de 1904 li migris kun sia familio al Parizo kaj kunfondis tie la presejon Presa Esperantista Societo, kies teknika dir. fariĝis li mem. Li restis ĝis 1914 unu el la ĉefaj kolonoj de Lingvo Internacia, konsekvenca „fundamentisto“ kaj fidela amiko de Cart. Kiam en 1905 la Lingva Komitato fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en 1910 fariĝis ankaŭ akademiano. Okaze de la militeksptodo en 1914 la francaj magistratoj metis lin (kiel hungaran ŝtatanon) en internigejon kaj li restis tie kune kun la familio ĝis la militfino. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de L. Moreau, Cart, Frechas kaj Hodler kaj ankaŭ du E-istaj soldatoj, troviĝantaj inter la gardistoj, faris, kion ili povis fari.

En junio de 1919 li revojaĝis al Budapeŝto kaj provis rekomenci la vivon kiel ĉefkorektisto de granda presejo. En la postmilitaj jaroj li ne partoprenis la movadon aktive pro malriĉo, malsano kaj animaj postsignoj de la militjaroj.

Li verkis du gramatikojn, en 1903 kunlabore kun Schwörer kaj Miletz, en 1921 kun Kalocsay. Li tradukis hungaren la Fundamento de Esperanto-n, 1909 kaj la ŝlosilon de Ĉefeĉ. Jam en 1899 li verkis la ampleksan Libro de l' humoraĵo, (la dua eldono en 1908. Trad. la rakonton de D. Abonyi Mallumaĵo, 1906 kaj kompilis verketon La Kalendaro, 1907. La plimulto de liaj artikoloj aperis en Lingvo Internacia (ankaŭ en ties literatura almanako), kaj en la Juna Esperantisto, kies redaktoro li estis de 1909 ĝis 1914. Artikoloj ankaŭ en L' Esperantiste, La Revuo kaj en Literatura Mondo, kie aperis liaj interesaj Rememoroj (1922 kaj jan. 1923).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]