Paul Axel Nylén

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Paul Axel NYLÉN (nilén), svedo, redaktoro ĉe „Stockholms-Tidningen.“ Nask. 24-an de junio 1870 en Tillinge apud Enkoping. Estis ĉefredaktoro de sveda polica gazeto, 1906-20, tradukis al la sveda diversajn librojn. Esperanto-pioniro kaj vortaristo.

Nylén estis Esperantisto de aŭg. 1892, ano de Klubo E-ista en Uppsala de 1893. Kunlaboris al la periodaĵo Lingvo Internacia de ĝia komenco en dec. 1895 kaj estis ĝia redaktoro 1897-1901. Eldonis laŭ komisio de L.L. Zamenhof liajn propagandajn broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de Esperanto-Societo Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Geoghegan, 1898. Multe korespondis kun Zamenhof, Gernet, Trompeter, Ostanjeviĉ, Lengyet, Méray ktp. Gvidis kursojn.

Vicprezidanto de la EK en Uppsala kaj Stokholmo, kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio (SEF), 1906, post ĝia rekonstruo 1909 ĝia vicprezidanto kaj de 1918 ĝia prezidanto, en 1934 honora prezidanto (sed aktiva). Prezidanto de Esperanto-grupo en Stokholmo 1909-28. Prezidis la Skandinavan Kongreson de Esperanto en Göteborg en 1918. Prof. diplomo de la Internacia Instituto de Esperanto, 1910, ktp. Partoprenis 8 Universalajn Kongresojn (UK), inter ili ankaŭ la unuan en 1905 kaj la duan jaron poste. Membro de la Lingva Komitato (LK) de 1905, membro de la Akademio de Esperanto de 1908, ĝia vicprezidanto de 1933. Sveda reprezentanto en KR. Honormedalo de ICK, 1933, ktp.

Lia Esperanto-Sveda vortaro ("Esperantisk-svensk ordbok") de 1932 baziĝas sur la Plena Vortaro de SAT kaj aperis en dua eldono en 1954. Ĝi estas senrivala ĝis hodiaŭ. Por la inversa direkto nun ekzistas la vortaro Sveda-Esperanto (Ordbok svenska-Esperanto) de Ebbe Vilborg de 1992.

Enhavo

[redaktu] Verkoj

  • 1896: ,Sveda lernolibro', 8-a eld. 1927;
  • 1897: ,Esperanto-Sveda Vortaro';
  • 1899: ,Sveda-Esperanto Vortaro';
  • 1906: ,Sveda ŝlosilo', denove en 1931;
  • 1908: ,Por Esperanto';
  • 1908: ,Fraŭlino Julie' trad. de A. Strindberg (prezentita de sveda profesiaj geaktoroj dum la 4-a UK en Dresdeno);
  • 1908: ,Eksperimento Eccles'
  • 1930: ,Sonoj kaj vortoj de Esperanto';
  • 1930: kunlabore kun Stellan Engholm traduko de ,Per balono al la poluso‘;
  • 1931: ,Jubilea matrikulo de SEF' (granda parto);
  • 1932: plena, scienca ,Esperanto-Sveda Vortaro', 2a eld. 1954;

svedlingvaj prop. broŝuroj. Estis redaktoro de SE gazeto ,La Espero', 1918-20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al multaj aliaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

[redaktu] Literaturo

  • [Strönne, Jan]. Duona jarcento kune kun Paul Nylén. [Stokholmo 1942], 63 p.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

[redaktu] Rete legeblaj verkoj


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).