Péter Dallos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Dallos
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1934 (1934-11-26) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ilinojsa Instituto de Teknologio • Nordokcidenta Universitato
Okupo
Okupo neŭrosciencisto
vdr

Péter Dallos [daloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Dallos Péter János estas hungardevena-Usonana inĝeniero, skulptisto, profesoro, membro (honora (2004)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Lia uzata nomo en Usono estas Peter Dallos.

Péter Dallos [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Dallos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis elektroteknikon en Teknika Universitato de Budapeŝto inter 1953-1956. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1956, post falo de la revolucio li rifuĝis al Usono. Li finis la universitaton en Ilinojso, poste li akiris (MS) en 1959, li doktoriĝis (Ph.D) en 1962 en Universitato Northwestern. Tiutempe li estis esplorinĝeniero, poste konsilista inĝeniero. En 1962 li ekinstruis elektroteknikon (baldaŭ fiziologion) en Universitato Northwestern. En 1965 li fondis fiziologian laboratorion. En la studjaro 1977 li estis en Karolinska Institutet. En 2012 li pensiuliĝis, poste li iĝis skulptisto. Li faris velditajn ŝtaloskulptaĵojn. Li ricevis premiojn inter 1977-2005. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Subharmonic components in cochlear-microphonoic potentials (1966)
  • Psychophysical tuning curves of chinchillas (1976)
  • Response characteristics of mammalian cochlear hair cells (1988)
  • High-frequency motility of outer hair cells and the cochlear amplifier (1995)
  • Cochlear amplification, outer hair cells and prestin (2008)
  • Increased Spontaneous Otoacoustic Emissions in Mice with a Detached Tectorial Membrane (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]