Pala apuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pala apuso
Apuspallidus 9043.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Apus
Specio: A. pallidus
Apus pallidus
(Shelley, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pala apuso (Apus pallidus) estas eta birdo, laŭ aspekto simila al hirundomurhirundo. Ĝi estas, tamen, tute nerilata al tiuj paseroformaj specioj, ĉar la apusoj estas en la ordo Apodoformaj. La simileco inter tiuj grupoj estas konsekvenco de konverĝa evoluo respegulante similajn vivmanierojn.

La scienca nomo de la genro devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedoj". Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiuj ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj. Ili neniam surterigas vole surgrunden, ĉar tial ili ne kapablas ekflugi. Foje ili falas akcidente, ekzemple kiam estas junuloj aŭ pro iu kialo; tiam ili riskas je morto. Ili pasas plej parton de siaj vivoj enaere, kie ili manĝas kaj trinkas.

La Pala apuso reproduktiĝas en klifoj kaj tegmetorandoj ĉirkaŭ la marbordoj de la Mediteraneo, en sudokcidenta Hispanio kaj en la Kanarioj kaj Madejro. La ino demetas du ovojn. Kiel la hirundoj, ili estas migrantaj, kiuj vintras en suda Afriko aŭ sudorienta Azio.

Ili estas raraj norde de ties reproduktaj areoj, kvankam ili estas trovidataj pro identigaj problemoj, ekzemple kun la Komuna apuso. Pro ties pli suda teritorio, la Pala apuso alvenas pli frue kaj foriras pli malfrue ol la tre parenca Komuna apuso, kaj pro tio ĉefe fruaj aŭ malfruaj apusoj norde de la normala teritorio devus esti zorgege observita.

Tiu specio estas 16-17 cm longa kaj tre simila al la Komuna apuso, kaj la separigo eblas nur per zorgema rigardo. Kiel ties parenco, ĝi havas mallongan forkforman voston kaj tre longajn falĉilformajn flugilojn kiuj similaspektas al duonluno aŭ bumerango. Ĝi estas entute malhela escepte pro granda blanka gorĝa makulo kiu estas videbla de malproksime. Ĝi estas pli diketa (ekzemple ĉe la kapo) kaj grizbruna ol la pli nigra Komuna apuso, la gorĝa makulo estas multe pli granda kaj videbla. La akseloj estas multe pli palaj, kaj la flugilplumoj, la subaj partoj (flankoj) kaj la pugo estas malpli kontrastaj ol tiuj de aliaj specioj. Ĝi havas ankaŭ ventron pli skvamecan kaj iome diferenca flugmaniero, eble iom pli malrapida. La voĉo estas laŭta krio simila al tiu de sia parenco, kvankam eble pli dusilaba.

En Eŭropo oni ĉirkaŭkalkulas la populacion inter 80,000 kaj 320,000 individuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]