Palaco de Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Palaco de Paco en Hago

La Palaco de Paco (nederlande Vredespaleis) situas en parka pejzaĝo en la nordo de la nederlanda urbo Hago.

La konstruaĵo estas la sidejo de la Internacia Kortumo, de la Konstanta Arbitracia Kortumo, de la Haga Akademio pri Internacia Juro kaj de unu el la tutmonde plej signifaj bibliotekoj pri internacia juro.

Arkitekturo kaj konstrua historio

Interna koridoro

La konstruaĵo el ruĝaj brikoj inter la jaroj 1907 kaj 1913 konstruiĝis en la stilo de novrenesanco. Grandparte la usona entreprenisto kaj mecenato Andrew Carnegie (18351919) financis ĝin.

La konstrua stilo riĉa je arkadoj havas ankaŭ signifajn influojn de klasikismo kaj gotika stilo, kaj videble similas al la same de Andrew Carnegie donacitaj muzeoj kaj universitatoj en Usono.

Flanke de la fasado kun kruta tegmento elstaras la 80 metrojn alta belfrido, unu el la simboloj de Hago.

Al la riĉa interna dekoro de la konstruaĵo kontribuis landoj el ĉiuj mondpartoj. La marmoro por la koridoroj kaj la reprezenta ŝtuparejo en la antaŭhalo venis el Italio, la ligno por la plafonaj kaj muraj panelaroj el Brazilo kaj Usono kaj la arte forĝitaj feraj bariloj de la ĉirkaŭa parko el Germanio.

Por la fenestroj en la teretaĵo uziĝis plumbovitraĵo el la nederlanda urbo Delft, kaj por la teretaĝaj muroj tradiciaj kaheloj el la sama urbo.

La amasigo de tiom multaj, individue tre valoraj kaj artaj unuopaj elementoj, parte sentiĝas eĉ kvazaŭ iom troa - ekzemple la monumenta enireja halo, memoriga pri bizanca palaco, kun imponaj oraj lustroj, ŝtona planko riĉe dekorita per stiligitaj rozoj kaj vasta blanka marmora ŝtuparejo.

Eksteraj ligiloj