Parabolo de la perdita ŝafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La perdita ŝafo (Besarabio, 18a j.)

La parabolo de la perdita ŝafo estas rakontaĵo kiun evangeliistoj Luko kaj Mateo metas surbuŝen al Jesuo. Luko ĝin registras en la parabola trilogio dirita “de la mizerikordo”. Krom en la evangelioj de Luko kaj Mateo la parabolo estas menciata en la apokrifa evangelio de Tomaso (ĉe 107 aŭ 105) pubblicazioni.[1]

La Luka teksto de la parabolo de la perdita ŝafo[redakti | redakti fonton]

(Luko, ĉap. 15) “4 Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? 5 Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. 6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. 7 Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton”

(Mateo, ĉap. 18) “12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagis? 13 Kaj se okazas, ke li trovas ĝin, vere mi diras al vi, li plimulte ĝojas pri ĝi, ol pri la naŭdek naŭ, kiuj ne erarvagis. 14 Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu”.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

En la evangelio laŭ Luko tiu parabolo estas la unua el la tri [2]per kiuj respondas al tiuj kiuj lin atakas per la jena akuzo: “2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante: Ĉi tiu akceptas pekulojn kaj manĝas kun ili (15,2)”.

En la evangelio de Mateo la parabolo estas lokigita enen de serio da instruoj adresitaj al la disĉiploj (18,1-20).

La evangelio laŭ Tomaso estas tuta nura kolekto de “diroj” de Jesuo sen specifa ordo. Inter la multaj troviĝas ankaŭ tiu ĉi parabolo.

Jesueco de la parabolo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la bibliistoj de la la multegaj bibliaj skoloj de la tradiciaj kristanaj eklezioj neniu dubo pri la Jesueco de la parabolo, ankaŭ po la vorta simileco. Ne tiel por tiuj kiuj emas pensi ke Jesuo kaj liaj doktronoj estas rezulto de postepoka spekulativeco kaj mita ekspansiemo; ne esceptas la Jesus Seminar kiu tamen, per sia sistemo de plurkoloraj rondetoj signifantaj valorskalon rilate historiecon de la koncernataĵo, atribuas al la vorta teksto de la versio de Luko 70%, al tiu de Mateo 67% kaj al tiu de Tomaso 48% de probableco rilate la vortan precizecon de la elbuŝado de Jesuo. [3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto de apokrifa Tomaso: Jesuo diris: “La regno estas kiel paŝtisto havinta cent ŝafojn. Iu el tiuj, la plej aĝa, sin perdis. Li lasis la aliajn naŭdeknaŭ kaj serĉis tiom insiste ĝis ĝin trovis. Ĝin trovinte post tiom da penoj, Li diris al ĝi: Vi por mi estas la plej aminda inter la aliaj naŭdeknaŭ”.
  2. La aliaj du: parabolo de la erarinta filo kaj parabolo de la perdita draĥmo
  3. The Five Gospels: The Search for the Authentic Words of Jesus (1993) Polebridge Press (Macmillan), ISBN 0-02-541949-8

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luise Schottroff, Le parabole di Gesù, Queriniana [1]
  • Le parabole di Gesù, Luigi Walt, 2010 [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]