Bona Paŝtisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mozaiko de la Bona Paŝtisto en Ravenna.
Le Bon-Pasteur de Philippe de Champaigne

Bona Paŝtisto estas sintagmo troviĝanta en la Evangelio laŭ Johano (10,1-21). En ĝi Jesuo mem sin bildigas kiel la paŝtisto kiu donas sian vivon por la ŝafoj. Tiu evangelia ero, karakteriza en la johana evangelio, havas eĥojn en la aliaj evangelioj, aparte en la parabolo pri la perdiĝinta ŝafo (Mateo 18,12-14 kaj Luko 15,1-7).

Ĉu parabolo aŭ alegorio tiu johana ero? lingvistaj bibliistoj diskutas. Fakte, la disvolviĝo de la perikopo multe foras el la evangeliaj paraboloj. Ene de la frazaro Jesuo sin identigas ankaŭ kiel la pordo de la ŝafoj kaj tio induktas ĝin klasigi kiel alegorion aŭ kiel metaforon. Cetere ĝi multe similas al la perikopo de vitaĵo kaj riboj kiu certe estas alegorio (Joh 15,1-8).

Startante el tiuj evangeliaĵoj Jesuo estas tiel nomata en la kristana kulturo kaj liturgio kaj reprezentata en arto.

Jam en la Malnova Testamento la sama sintagmo estis uzata por karakterizi Javeon. Ekzemple, en la psalmo 23 Dio estas difinita paŝtisto por la izraela popolo; la samo en la libroj de Jeĥezkel (34,12) kaj Jesaja (40,11).

Komento pri la sintagma teksto "Bona Paŝtisto"[redakti | redakti fonton]

La koncepto de bona paŝtisto de Johano esprimas jenajn temojn: Jesuo distingiĝas el fremda paŝtisto pro jeno:

  • li eniras tra la pordo de porŝafa ĉirkaŭbaraĵo
  • la gardisto al li malfermas kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon
  • li alvokas la ŝafojn unuopnome kaj ilin kondukas foren marŝante antaŭ ili
  • la ŝafoj ne sekvas fremdulon kaj forfuĝas el li ĉar ili ne konas lian voĉon
  • Jesuo estas la pordo de la ŝafoj kaj kiu pasas tra ĝi estos savita
  • ŝtelisto, male, alvenas por ŝteli, mortigi kaj detrui
  • laŭpagulo, kiam venas la lupo, forlasas la ŝafojn ĉar li ne amas ilin
  • ĉio tio okazas pro tio ke “mi konas miajn ŝafojn kaj miaj ŝafoj konas min, same kiel la Patro konas min kaj mi konas la Patron, kaj mi oferas mian vivon por la ŝafoj” (10,14-15)

Oni vidu ke temas pri aparta paŝtisto ĉar ne eblas pensi ke ordinara paŝtisto akceptu perdi sian vivon por savi sian ŝafon. En la sintagmo faras distingon la termino “bona”, el kiu elstaras la eksterordinareco.

Samsintagmo en antikvaj literaturoj[redakti | redakti fonton]

En la mitologio de la antikva Egiptujo ŝajnas ke alkalkuleblas "bona" paŝtisto la dio Anubi estaĵo antropomorfa hundakapa, ĉar en en iuj bildoj ĝi estas prezentata kun ŝafo surŝultre.

Tiu figurado de reganto aŭ reĝo kiel paŝtisto troviĝas jam en greka verkisto Ksenofonto En la Iliado Homero epitetas Agamenonon kiel paŝtiston de popoloj.

La paŝtisto, en la mondo greka-latina estas protagonisto de la bukolika poezio. Facile memoras kiu hazarde studis sur la egoglo de Virgilio: “Tityre, tu potulae recubas sub tegmine fagi/ silvestren tenui Muzan meditaris avena” (Titiro, vi etendita subombre de fago modulas silvestran poezion sur la leĝera fluto. Kaj poste, en Italio ekzemple, tiu figuro transdoniĝis en la Arkadio, kiel simbolo de vivo ekstere de la homa tumulta maso: pri tio antonomazie poetas Torquato Tasso en la arbareca poemo Aminta kaj en la Gerusalemme Liberata.

Sed tiuj paŝtistoj serĉas “otiun” [1] aŭ la vivon trankvilan kaj sanan... Male, ne pro tio la evangelia paŝtisto fariĝas bona.

Por pli taŭge enkadrigi la historion de la koncepto, utilas scii ke la paŝtistaro, je la tempoj de Jesuo, estis la socia kategorio malpli ŝatata, se ne vere malŝatata, ĉe la eruditoj pri la sanktaj leĝoj, pro ĝia malproksimo el la komuna socia kunvivado. Kategorio malŝatata, sed ĝuste pro tio ŝatata de evangeliisto Luko, kiu igas la paŝtistojn (la lastajn) la unuaj aplaŭdantoj al Jesuo en la naskgroto.

La bona paŝtisto en la arto[redakti | redakti fonton]

Ĝis la kvara jarcento la unika Ikonografio pri Jesuo estis tiu de la Bona Paŝtisto, portanta surŝultre la perdiĝintan ŝafon. Tio konstateblas en pentraĵoj en katakomboj (de Sankta Kalisto kaj Sankta Dominitila) kaj en la arto paleokristana. La temo inspiris kaj inspiras pentrarton, skulptarton, muzikarton, literaturarton... kiel oni povas vidi monografiojn de kristanaj simboloj. Oni vidu, ekzemple, la temon en pentrarto de Bartolomé Esteban Murillo.

Diversaj uzoj de la nomo Bona Paŝtisto[redakti | redakti fonton]

Multaj preĝejoj estas konsekritaj al la Bona Paŝtisto, kaj ankaŭ lokoj kaj placoj.

Unu liturgia dimanĉo estas spefice nomata “dimanĉo de la Bona Paŝtisto” kiu celebriĝas en la kvara postpaska dimanĉo.

Ankaŭ diversaj aktivaĵoj kaj asocioj per nomo programo stilo kaj celo ligiĝas al simbolnomo de Bona Paŝtisto, kiel Fratinoj de Jesuo Bona Paŝtisto, Filinoj de la Bona Paŝtisto, Kongregacio de la Bona Paŝtisto, Katedralo de la Bona Paŝtisto...

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I símboli cristiani, Cinisello Balsamo: Edizioni San Paolo, 2004
  • Enciklopedio Katolika
  • Michael Fischer u.a. (Hrsg.), Das Motiv des Guten Hirten in Theologie, Literatur und Musik. Mainzer hymnologische Studien 5. Francke, Tübingen u.a. 2002 ISBN 3-7720-2915-9
  • Eliade, Mircea, Historia de las creencias e ideas religiosas. Barcelona, 2005. ISBN 84-473-3841-X
  • Jacob Burckhardt, Historia de la cultura griega. Barcelona, 2005. ISBN 8457338371