Parley Parker Christensen
El Vikipedio
Parley Parker CHRISTENSEN [kristensen] (17-a de julio 1868 en Weston – 10-a de februaro 1954) estis usona esperantisto, advokato kaj magistratano de Losanĝeleso.
Sekretario de Konstitucia Kongreso por krei ŝtaton Utah (1895); ŝtata advokato; ano kaj prezidento de ŝtata parlamento 1910-12. Kandidato de Partio de Farmistoj kaj Laboristoj por prezidento de Usono (1920). Vojaĝis ĉirkaŭ la mondo en 1920-22 uzante Esperanton. Vicprez. de EANA 1931-32. Instruis Esperanton en superaj lernejoj de Losanĝeleso kaj Pasadena (Kalifornio).
Poste, li servis kiel magistrato por la 9-a distrikto de Losanĝeleso du fojojn.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |

