Pasejo Tonale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasejo Tonale
montpasejo [+]

LandoItalio

Situointer Lombardio kaj Trentino
- alteco1 884 m s.l.m. [+]
- koordinatoj46° 15′ 29″ N, 10° 34′ 51″ O (mapo)46.25805555555610.580833333333Koordinatoj: 46° 15′ 29″ N, 10° 34′ 51″ O (mapo)

Pasejo Tonale (Sudtirolo)
Pasejo Tonale (Sudtirolo)
DEC
Pasejo Tonale
Pasejo Tonale
Lokigo de Sudtirolo en Italio

Vikimedia Komunejo:  Passo del Tonale [+]
vdr

La pasejo Tonale (itale Passo del Tonale) estas alta montpasejo en norda Italio trans la Raetaj Alpoj (nomataj laŭ la antikva etno raetoj kaj sekve laŭ la romia provinco Raetio), inter Lombardio kaj Trentino (provinco Trento). La maksimuma alteco estas 1884 metroj super la marnivelo.

Ĝi ligas la valon Val Camonica en Lombardio okcidente kaj la valon Val di Sole en Trentino oriente. La pasejo estas limigita de la Ortleraj Alpoj norde (vidu la paĝon Ortler) kaj la montomasivo Adamello sude.

La pasejo havas hotelojn kaj butikojn por turistoj vintre, ĉar la tero ĉirkaŭ la pasejo estas uzata por vintraj sportoj – ĉefe skiado.

Dum la unua mondmilito la loko estis peze pribatalita inter la itala armeo tenanta la okcidentan flankon (Lombardio) kaj la trupoj de la Habsburga Imperio tenanta la orientan flankon (Trentino).

Kune kun la Splugopasejo (Lombardio-Grizono, Svislando) kaj la Stelvia pasejo (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo) temas pri unu el la tri ĉefaj alptransirejoj de Lombardio.

la pasejo Tonale en somero