Paul Franke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Franke
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1881 (1881-10-21)
en Nauendorf
Morto 25-an de julio 1984 (1984-07-25) (102-jaraĝa)
en Bad Tölz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Paul FRANKE (naskiĝinta la 21-an de oktobro 1881 en Nauendorf, mortinta la 25-an de julio 1984 en Bad Tölz) estis germana eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franke pasigis la junulajn jarojn en Altenburg. Post pasigo de la abiturienta ekzameno li estis laboranta inter 1911 kaj 1914 ĉe Wilhelm Girardet en Essen. Dum la Unua mondmilito li servis kiel ĉefleŭtenanto ĉe la skoltado, post kiam li jam direktoris ĉe la modo-eldonejo de Otto Beyer en Lepsiko. En 1922 li vokitis fare de Deutsche Reichsbahn kiel fakulo reklama. Por tio fonditis entrepreno en Berlino kaj Munkeno kiun Franke post naŭ jaroj estris. Tiam ankoraŭ li mem fondis plurajn societojn eldonistajn kaj ekvgividis diversajn eldonejojn apartentajn je la Stinnes-konzerno.

Sub la kolekta nomo Vereinigte Verlagsgesellschaften Franke & Co. KG, Berlin (VVG) la unuopaj domoj kolektiĝis por publikigi i.a. la jenajn titolojn:

  • Zeitschrift für öffentliche Wirtschaft
  • Die Landgemeinde
  • Zeitschrift für Landmaschinen
  • Auto Revue
  • Die Deutsche Volkswirtschaft
  • Die Deutsche Versicherungswirtschaft
  • Die Deutsche Bankwirtschaft
  • Betriebswirtschaft
  • Gemüse und Obst
  • Film-Kurier (ĉiutage!)
  • Lichtbild-Bühne

La prifilmaj gazetoj "Film-Kurier" kaj "Lichtbild-Bühne" akiritis en 1933/34 en la kuro de arjigo fare de la judoj Alfred Weiner respektive Karl Wolffsohn) je prezo ridinde malata. Aliaj publicitaĵoj kompletiis la VVG-programon.

Franke havis buroojn en Munkeno kaj Berlino: en la ĉefurbo ekzistis ankaŭ ku fortimpresaj ejoj aferaj kaj direktoraj kiuj detruitis dum la Dua mondmilito. Poste li retiriĝis je bieno sia en Rottach-Egern koncentriĝonte je la edonistado. Li volis ĉefe relanĉi "Film-Kurier": sed la licencon gajnis ne li sed la filo de la berlina advokato kiu peradis licencojn de la usonaj okupantoj. Certe kulpis tiukoncerne ankaŭ la laŭdira simpatio de Franke kun la nazioj kaj liaj profitoj kiam li diskriminacie aĉetis de judoj eldonejojn. Sekve nek ekdeĵoris la ĵurnalisto Hans Borgelt, kiun Franke jam estis elektinta kiel ĉefredaktiston de "Film-Kurier".

VGG post 1945 reorganizitis - sen la lukraj fakgazetoj. Paul Franke surmerkatigis kompense "Film-Bühne" kaj "Illustrierter Film-Kurier". Paul Franke ankaŭ konatiĝis kiel kompaniano de la plej granda berlina kinejo Zoo-Palast (kun ateliero). Li dungis Max Knapp kiel afergvidanton de tiu ĉi societo kaj ebligis al li tiumaniere iĝi la t.n. filma caro de Berlino.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1971: Ehrenmedaille der Filmwirtschaft
  • 1981: Filmband in Gold (por liaj meritoj elstaraj kaj longjaraj por la germana filmo)
  • 1983: Bundesverdienstkreuz 1. Klasse (meritkruco federacia)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]