Paul Graham
| Paul Graham | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Paul Graham | |
| Dato de naskiĝo | 1965 | |
| Loko de naskiĝo | Weymouth | |
| Okupo | ||
| Aĝo | 48 | |
Paul Graham (naskiĝis en 1965 en Weymouth) estas brita programisto, riska investanto kaj eseisto
Li estas fama pro lia laboro pri Lisp kaj kiel kun-fondinto de Viaweb. Li ankaŭ estas aŭtoro de la libroj 'On Lisp' (1993), 'ANSI Common Lisp' (1995) kaj 'Hackers & Painters' (2004).
Enhavo |
Viaweb [redakti]
En 1995, Graham kaj Robert Morris fondis Viaweb. La programaro de Viaweb estis skribita en Common Lisp programlingvo. Viaweb estis la unua retpaĝaro kiu permesas uzantojn krei iliajn proprajn Interretajn vendejojn. En la somero de 1998 Viaweb estis vendita al Yahoo! kontraŭ 455,000 akcioj de Yahoo!, kostantaj 49.6 millionoj da dolaroj. Nun Viaweb nomiĝas 'Yahoo! Store'.
Eseoj [redakti]
Tiam li komencis skribi eseojn por lia populara retpaĝaro www.paulgraham.com. Ili inkludas "Beating the Average" ('Batante la Mezecon'), kiu komparas Lisp kun aliaj programlingvoj, kaj 'Why Nerds are Unpopular' ('Kial Nerdoj estas Malpopularaj'), meditado pri vivo de nerdoj dum superaj klasoj. Kolekto de liaj eseoj estis publikiga kiel 'Hackers and Painters' de O'Reilly. Multe da liaj eseoj estas tradukitaj en diversajn lingvojn, inklude Esperanton.
- Skribado, Koncize (Writing, Briefly)
- Farita en Usono (Made in USA)
- Kopiu Tion Kion Vi Ŝatas (Copy What You Like)
- La Insula Testo (The Island Test)
- Tenu vian identecon malgranda (Keep Your Identity Small)
- Kion Programlingvoj Solvas(What Languages Fix)
Y Combinator [redakti]
En 2005, li kun Trevor Blackwell, Jessica Livingston and Robert Morris fondis 'Y Combinator' por havigi startan kapitalon al ekfirmaoj. Ĝis nun 'Y Combinator' investis en 118 ekfirmaojn, inklude reddit, Justin.tv, loopt kaj Xobni.