Pedro Kilkerry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Kilkerry
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1885 (1885-03-10)
en Santo Antônio de Jesus
Morto 25-an de marto 1917 (1917-03-25) (32-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Etno Afrikobrazilano vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculty of Law of UFBA vd
Profesio
Okupo advokatoĵurnalisto • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro Militão KILKERRY (Santo Antônio de Jesus, 10-a de marto 1885Salvador de Bahio, 25-a de marto 1917) estis brazila advokato, ĵurnalisto kaj simbolisma poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita kiel Pedro Militão dos Santos Kuilkuery,[1] la poeto estis irlandodevena patre, la inĝeniero John Kilkerry, intendanto en la firmao Bahia Gás Company Limited, kaj la liberigita mestiza bahiananino Salustiana do Sacramento Lima.

En 1906, Kilkerry aniĝis al bahia literatura grupo Nova Cruzada kaj ekeldonis siajn unuajn poemojn en la samnoma revuo. En 1913, la poeto diplomiĝis je juraj kaj sociaj sciencoj ĉe la Supera Lernejo de Juro de Bahio, samjare kiam li ekeldonas la kronikojn Quotidianas - Kodaks en la Jornal Moderno kaj ekuzas poemon proze. Kilkerry ankaŭ kunlaboris verkante poemoj kaj artikoloj en publikaĵoj de Salvador, kaj komencas skribi liberverse en liaj finaj jaroj.[2]

Malsana je pulma tuberkulozo, li mortis dum kriza trakeotomio en Salvador, sen publiki neniun libron, kvankam kontribuinte al kelkaj publikaĵoj kiel Nova Cruzada kaj Os Anais. Li forpasis en Salvador, kelkaj tagoj post sia 32-naskiĝtago. Parto de siaj tekstaĵoj estis kompilitaj kaj publikitaj de la eseisto Andrade Muricy en 1952. Siaj poemoj, inkluzive skribaĵoj kaj poemoj registritaj voĉe de amikoj kaj familianoj, estis rikoltitaj en 1968 de Augusto de Campos, kiu konsideras Kilkerry praulo de modernismo en Brazilo. Oni ankaŭ nomis lin "la Gregório de Matos" de tiu epoko en bahia societo.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CAMPOS, Augusto de. ReVisão de Kilkerry. 2ª ed. São Paulo, Brasiliense, 1985.
  2. 2,0 2,1 Kilkerry, Pedro (1885 - 1917). Enciclopédia Itaú Cultural Literatura Brasileira (5-a de novembro 2007). Alirita 15-a de majo 2016.
  3. . Miranda, Antonio. Site de Poesia Ibero-Americana. Julio 2009