La Regiona Municipo Peel, ankaŭ simple Peela Regiono (Peel Region) estas regiona municipo en suda Ontario, Kanado inter Lago Simcoe kaj Toronto. Ĝi estis Peel County antaŭ 1971. Laŭ stato de la jaro 2016 en la regiona municipo vivis 1 381 739 loĝantoj sur areo de 1 246,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 108 loĝantoj/km², do ĝi havas pli da loĝantoj ol norda Ontario. La regiono estas parto de la metropola regiono Granda Toronto kaj la ena ringo de la Ora Hufumo.