Perova komunumo (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perova komunumo
Origina nomo ruse Перовский сельский совет
ukraine Перовська сільська рада
krime-tatare Badana köy şurası
rural council of Ukraine • rural settlement in Russia
Administrado
Lando  Ukrainio
Estas parto de Simferopola distrikto
Inkludas 16 vilaĝojn
Administra centro Perovo
Politiko
Estro Oleg Anatoljeviĉ KORNEJEV (2013)
Demografio
Oficialaj lingvoj ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 15 028
Loĝdenso 66,8 loĝ./km²
Plej multnombraj nacioj rusoj, ukrainoj, krime-tataroj
Geografio
Areo 225 km² (22 500 ha)
Averaĝaj altoj ĉ. 300-350 m
Perova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Perova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Geografia situo 44° 55′ 30″ N, 34° 3′ 30″ O (mapo)44.92534.058333333333Koordinatoj: 44° 55′ 30″ N, 34° 3′ 30″ O (mapo)
Perova komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
Perova komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
DEC
Perova komunumo (Krimeo)
Perova komunumo (Krimeo)
Situo de Perova komunumo
Hor-zono UTC+2
Kodoj
Telefona kodo +380-652
Poŝtkodoj 97560-97567
ISO 3166-2 UA
vdr

Perova komunumo (ruse Перовский сельский совет, ukraine Перовська сільська рада, krime-tatare Badana köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). Ĝia administra centro estas la vilaĝo Perovo.

La Perova komunumo estis formita post la dua mondmilito kaj kovras la areon de 22,5 mil hektaroj[1]. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estas 15028 homoj. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 32 homoj.

La komunumo konsistas el du apartaj partoj, kiuj estas disdividitaj fare de la Ĉistenka komunumo. La sud-orienta parto de la Perova komunumo limas Simferopolon mem, Baĥĉisarajan distrikton, Dobran komunumon kaj Ĉistenkan komunumon. La dua, okcidenta parto de la komunumo limas Simferopolon de la okcidenta flanko kaj krome — Poĵarskan, Novoselovkan, Rodnikovan kaj Ukromnan komunumojn.

Konsisto de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas 16 vilaĝoj, kelkaj el tiuj situas tre proksime al Simferopolo kaj povas esti konsiderataj kiel ĝiaj antaŭurboj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.

La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97560, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Perovo, ul. Ŝkolnaja 7.

Socia vivo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj apartenas al la agrikultura sektoro: en la komunumo aktivas ĉ. 30 agrikulturaj entreprenoj. En la komunumo troviĝas kultur-domo, kelkaj klubejoj, kelkaj mezlernejoj, kvin antaŭlernejoj, komunuma malsanulejo, kelkaj malgrandaj medicinejoj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]