Veselo (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Veselo
ruse Весёлое
ukraine Веселе
krime-tatare Atman
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 45° 0′ N, 33° 58′ O (mapo)45.00833333333333.9625Koordinatoj: 45° 0′ N, 33° 58′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~150 m
Areo: 0,26 km²
Loĝantaro: 184 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97561
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Atman

Oficiala paĝaro nekonata

Veselo (Krimeo)
Veselo (Krimeo)
DMS
Veselo
Veselo
Veselo
Situo de Veselo sur la mapo de Krimeo
Veselo (Simferopola distrikto)
Veselo (Simferopola distrikto)
DMS
Veselo
Veselo
Veselo
Situo de Veselo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Veselo (ruse Весёлое, ukraine Веселе, krime-tatare Atman) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 184 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto, en la antaŭmontara parto de Krimeo, ĉirkaŭ 2 kilometrojn okcidente de la urbotipa loĝloko Aeroflotsko (kiu apartenas al la Simferopola urba municipo). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Rodnikovo (situanta ĉirkaŭ 3 kilometrojn norde) kaj Kluĉo (situanta 5 kilometrojn sude).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj fidindaj historiaj mencioj pri la vilaĝo (menciita kiel Azman) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita jam kiel Atman) havis 16 kortojn kaj estis loĝata de 129 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la loĝantaro de la vilaĝo iom malkreskis pro la elmigrado de krime-tataroj en Turkion. La statistikaj dokumentoj de la jaro 1887 raportas pri 125 loĝantoj.

La 18an de majo 1948 per la ukazo de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝeto ricevis la nomon Vesjolaja[2]; iom poste ĝia statuso kaj nomo estis ŝanĝitaj al vilaĝo Vesjoloje (la rusaj nomoj Vesjolaja/Vesjoloje signifas laŭvorte gaja). La alinomado estis kaŭzita de la deportado de la krime-tatara popolo maje 1944 (post kio multegaj loknomoj en Krimeo estis ŝanĝitaj).

Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto.

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1805 — 129 homoj (ĉiuj — krime-tataroj)
  • 1864 — 91 homoj
  • 1887 — 125 homoj
  • 1926 — 76 homoj
  • 1939 — 68 homoj
  • 1989 — 181 homoj
  • 2001 — 184 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 184 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 158 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 25,7 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 62[3].

La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje