Philly Joe Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Joseph Rudolph „Philly Joe“ Jones (naskiĝis la 15-an de julio 1923 en Filadelfio; mortis la 30-an de aŭgusto 1985 samloke) estis usona ĵaza frapinstrumentisto. Li validas kiel unu el la stilformaj frapinstrumentistoj de la malmolbopo kaj precipe famiĝis pro sia ludo en la kvinopo de Miles Davis la duan duonon de la 1950-aj jaroj. La kromnomo Philly Joe rilatas kun sia hejmurbo, kiu en la usona ĉiutaga lingvo nomiĝas „Philly“, distingis la frapinstrumentiston de sia same fama pli aĝa kolego „Papa“ Jo Jones el la bando de Count Basie.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Philly Joe Jones devenis el la ritmenbluso-tradicio de la malfruaj 1940-aj jaroj, antaŭ ol li komence de la 1950-aj ankaŭ komencis kiel frapinstrumentisto de moderna ĵazo – je kio estas konsiderende, ke la du stiloj siatempe akoraŭ ne tiel klare estis separitaj kiel pli malfrue. Ekde proksimume 1956 ĝis 1958 li estis stampa ero en la ritmosekcio de la sensacia kvinopo kaj pli malfrue sesopo de Miles Davis. Davis ne pro muzikaj kialoj maldungis la frapinstrumentiston (male li nomis lin, kiel pli malfrue ankaŭ Bill Evans, lia preferata frapinstrumentisto), sed nure pro lia nefidindeco kaŭzita de liaj drogoproblemoj, kiuj malutilis al la profesia laboro de la bando. Tamen Jones kunverkis je sennombraj registradkunsidoj por la eldonejoj Blue Note, Riverside, Prestige, ĉar lia sento de movo, dinamiko kaj gusto estis ege populara.

La kontribuoj de Jones por la evoluo de la frapinstrumenara ludo estas multaj kaj formas siaflanke la bazon de kromaj novigoj, kiujn iniciatis muzikistoj el la ĉirkaŭaĵo de libera ĵazo de la 1960-aj jaroj kiel Tony Williams kaj Elvin Jones (ne parenca kun „Philly Joe“). Aparte fama estas la karakteriza du-pulsa sento, kiun la frapinstrumenisto kunlude kun kontrabasisto Paul Chambers ofte submetis sub la temon de la blovistoj. Ĉi tiu re-ekpreno de la tradicia novorleana ĵazo ene de stile ege pli moderna kunteksto montras, same kiel multaj aliaj detaloj, kiel gustocerte Jones sciis enigi siajn ampleksajn muzikajn spertojn ekster la ĵaza mondeto en la malmolbopon. Ankaŭ influoj el la latinida ĵazo, ekzemple la tiel nomata figuro svinga tumbao, kiun popularigis kongaisto Ray Barretto, eniris fare de la registradkunsidoj de Jones kun Miles Davis en la ritman vortaron de la ĉeftendencan ĵazon:

Tipa frapinstrumenaj figuroj de „Philly Joe“ Jones

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Blues for Dracula (OJC, 1958) kun Nat Adderley, Julian Priester, Johnny Griffin, Tommy Flanagan, Jimmy Garrison
  • Cool Struttin' (Blue Note, 1958) kun Sonny Clark, Art Farmer, Jackie McLean, Paul Chambers
  • Drums Around the World (OJC, 1959) kun Blue Mitchell, Curtis Fuller, Cannonball Adderley, Benny Golson, Sahib Shihab
  • Showcase (OJC, 1959) kun Bill Barron, Julian Priester, Blue Mitchell, Pepper Adams, Charles Coker, Jimmy Garrison
  • M'Joe (OJC, 1968) Kenny Wheeler, Chris Pyne, Peter King
  • Philly Mignon (OJC, 1977) kun Nat Adderley, Ira Sullivan, Dexter Gordon, George Cables, Ron Carter
  • Drm Song (Sonet Records, proks. 1980) kun Tommy Turrentine, Charles Brown, Mickey Tucker, Mickey Bass

Literaturo[redakti | redakti fonton]