Pidpolozzja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pidpolozzja, ukraine Підполоззя, ruse Подполозье [podpolozje], hungare Vezérszállás [vezErsAlAŝ] estas unuigita, malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec. 2 vilaĝetoj apartenas al la municipo.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Volovec en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Pidpolozzja situas laŭ rojo. Stacidomo de Volovec troviĝas je 21 km-oj.

Historio

Laŭ la onidiro en Pudpolóc tranoktiĝis Francisko Rákóczi la 2-a en la 27-an de junio 1703. En 1890 Pudpolóc kaj proksima komunumo Romanóc unuiĝis. Poste la nova loknomo estis Vezérszállás (=estro-tranoktejo) honore al Rákóczi. En 1910 loĝis tie 385 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Csendes apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Pidpolozzja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj