Pieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pieco karakterizas la religian konduton de homo, lian pensmanieron kaj lian agadon rilate al Dio. Pieco signifas praktiki religion sincere kaj volonte. La agado kaj la pensado obeu la religiajn ordonojn. Preteksti tion sed agi kontraŭe oni parolas pri "hipokriteco". "Bigota" estas homo ekscese fervora en plenumo de la eksteraj religiaj devoj, pedante kaj afekte pia.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri pieco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj. 
  • Citaĵo
     En buŝo Biblio, en koro malpio. 
  • Citaĵo
     Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo. 

Referencoj

  1. http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php

Fontoj