Pinasparago
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Monotropa hypopitys L. |
||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||
|
vidu tekston |
||||||||||||||
Pinasparago (Monotropa hypopitys) estas holarkta planta specio el genro monotropo, familio de erikacoj.
La planto estas pala, vaksokolora, mankas en ĝi la klorofilo. La folioj estas rudimentaj, skvamaj, la stomoj estas sporadaj. La floroj kapjesas.
Ĝi estas parazita planto, kreskanta en ombrodonaj deciduaj kaj nedeciduaj arbaroj. La pinasparago kreskas grupe aŭ en sorĉistina cirklo (kresko en rondoformo).
La planto parazitas fungojn, kiuj parazitas arbarajn radikojn (epiparazitismo). La grajnoj de la pinasparago estas etaj, disvastiĝas per vento. La milgrajna maso estas 3mg. Dum ĝermado aperas radiketo, kiu fortiĝas, nur per kaj ĉeesto de fungo.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |