Piramidoj de Egipto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Grandaj Piramidoj de Gizo.

La piramidoj de Egipto estas, el ĉiuj heredoj el la antikvaj egiptoj, la plej elstaraj kaj simbolaj monumentoj de tiu civilizo, kaj pli precize, la tri grandaj Piramidoj de Gizo, la tomboj aŭ cenotafioj de la faraonoj Keopso, Kefreno kaj Micerino, kies konstruo datiĝas, laŭ granda majoritato de fakuloj, el periodo nome Antikva Imperio de Egipto. La Granda Piramido de Gizo, konstruita de Keopso (Ĥufu), estas unu de la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Enhavo

Antaŭaĵoj [redakti]

La mastabo, prisma, estis la tombo de la monarkoj de la arkaika periodo de Egipto. La tialoj de la paŝo de la mastaboj al la piramidoj ne estas bone konataj, sed oni mencias gexnerale la deziron atingi altojn ĉiufoje pli signifajn por evidentigi la gravon kaj povon de la mortinta faraono.

La funkcio de la egiptaj piramidoj [redakti]

La Mastabo de la Faraono, en Sakkaro.

En la Tekstoj de la Piramidoj, gravuritaj dum la Antikva Imperio, estas preĝo destinita al la reĝo kaj ties piramido:

Ho, Atumo, metu viajn brakojn ĉirkaŭ tiu granda reĝo, ĉirkaŭ tiu konstruaĵo, kaj ĉirkaŭ tiu piramido kiel la brakoj de la sombolo del ka, por ke la esenco de la reĝo povu esti en tiu, plue porĉiame.[1]
Ho, Granda Dinaŭo kiu estas en Heliópolis, igu ke (la nomo de) la reĝo pluu, igu ke tiu piramido de la reĝo kaj tiu konstruaĵo lia pluu porĉiame, kiel la nomo de Atumo kiu hegemonias sur la Granda Dinaŭo pluas.[2]

Tiu lasta frazo ripetiĝas multajn fojojn, variante la nommojn de la dioj kaj ties epitetoj.

La cititaj tekstoj indikas la funkcion de la piramido: enhavi la «esencon» de la reĝo por la tuta eterneco. Laŭ la samaj tekstoj, la reĝo resurekcias, kaj ascendas al la ĉielo por vivi eterne inter la dioj, transfigurita en stelo.

Unuaj monumentaj piramidoj [redakti]

Klasikaj piramidoj [redakti]

Konstruado [redakti]

Notoj [redakti]

  1. Tekstoj de la Piramidoj: deklaro 600a (fragmento).
  2. Tekstok de la Piramidoj: deklaro 601a.

29°58′34″N 31°07′52″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 29.97611 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">29.97611°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 29.97611; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Piramidoj de Egipto)