Plantopropagado
Plantopropagado aŭ multigado estas la proceso de artefarita aŭ natura plimultigado de plantoj.
Seksa propagado (semo)
Semoj kaj sporoj povas esti uzataj por reproduktado (ekzemple semado). Semoj estas tipe produktitaj ekde planta seksa reproduktado ene de specio. Pro tio ke genetika rekombinado estas okazinta, planto produktita ekde semoj povas havi diferencajn karakterizaĵojn kompare kun ĝiaj gepatroj. Iuj specioj produktas semojn kiuj postulas specialajn cirkonstancojn por ĝermado, kiel stratifikado [1] (manipulado de semoletargio). La semoj de multaj plantoj el Aŭstralio, Suda Afriko kaj Okcidenta Usono, bezonas fumon aŭ fajron por ĝermi. Iuj plantospecioj, inkluzive multaj arboj, ne produktas semon ĝis ili atingas maturecon, kiu povas preni multajn jarojn. Povas esti malfacile por akiri semojn, kaj iuj plantoj tute ne produktas semojn.
Neseksa propagado
Plantoj havas iom da mekanismoj por neseksa aŭ vegetativa reproduktado. Per iuj de tiuj la hortikulturistoj profitas por multipliki aŭ kloni rapide plantojn. Homoj ankaŭ uzas metodojn kiuj plantoj ne uzas, kiel histokulturon kaj greftadon. Plantoj estas produktitaj uzante materialon de unu individuo kaj tiel ne estas interŝanĝo de genetika materialo, por tio vegetativ-reproduktadaj metodoj preskaŭ ĉiam produktas plantojn kiuj estas identaj al la parenco. Vegetativa reproduktado uzas vegetativ-plantajn partojn aŭ radikojn, tigojn kaj foliojn. Tial propagado per neseksaj semoj aŭ apomixis, estas neseksa reproduktado sed ne vegetativa propagado.
Teknikoj por vegetativa propagado inkluzivas :
- Aeran aŭ grundan markotadon;
- Fragmentigadon, ekzemple de staŭdoj;
- Greftadon kaj burĝonogreftadon, regule uzata ĉe fruktarbopropagado;
- Mikropropagadon;
- Stolonojn;
- Nutraĵ-deponajn organojn kiaj bulbojn, bulbotuberojn, tuberojn kaj rizomojn;
- Stikadon.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- ↑ esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84 p., p. 19.