Pleternica
El Vikipedio
Bazaj informoj [redakti]
Pleternica estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 37 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areode la municipo: 198 km²
- Alto super la marnivelo: 153 m
- Loĝantaro en la municipo: 6 670, en la urbo: 2 300
- Poŝtkodo: 34 310
- Telefonprefikso: 34
- Aŭtokodo: PŽ
Situo [redakti]
Pleternica situas en granda kaldrono, laŭ rojo, laŭ fervojo Osijek-Zagrebo (laŭ Sava). Požega troviĝas 12 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1270, la nuna nomo menciiĝis ekde 1427. Post la mezepoko la tiama vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio preskaŭ 2 jarcentojn. Ĝis Traktato de Trianon Pleternica apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando (laŭ persona unio de 1091), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. Pleternica urbiĝis en 1997. Dum disfalo de Jugoslavio estis tie gravaj bataloj.