Plurlingveco en Luksemburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Plurlingveco en Luksemburgo, kie la loĝantoj ĉiutage uzas 3 lingvojn, estas fakto. La luksemburga estas la oficiala lingvo en Luksemburgo, sed la franca kaj la germana ankaŭ estas oficiale agnoskitaj. Tiun apartaĵon kaŭzas la malvasteco kaj la historio de la lando, kiu situas ĉe la interkruciĝo de franclingvio kaj germanlingvio. Multaj interŝanĝoj inter Luksemburgo kaj ĝiaj najbaroj, migrado al tiuj landoj por ricevi laboron en la 19-a jarcento kaj post la 1970-aj jaroj disvastigis la uzon de ambaŭ najbaraj grandpotencaj lingvoj en la lando. Tamen la uzo de la luksemburga daŭris en la popolo, parte kiel bazo de la nacia identeco ( «eis Sprooch », «nia lingvo »). En aliaj plurlingvaj landoj kiel ekzemple SvisioKanado, la lingvouzo dependas de la geografio dum en Luksemburgo ĝi dependas de la kunteksto.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La leĝo de la 24-a de februaro 1984 pri la lingvouzo en Luksemburgo (franclingve verkita) tekstas jene :

  • Artikolo 1 : La nacia lingvo de la luksemburganoj estas la luksemburga.
  • Artikolo 2 : La leĝoj estas en la franca.
  • Artikolo 3 : Registara lingvo : la luksemburga, la germana kaj la franca povas esti uzataj.
  • Artikolo 4 : Administraj demandoj : Se civitano demandas ion en la luksemburga, la germana aŭ la franca, la administracio devas laŭeble respondi al ĝi samlingve.

Oni do povas konsideri ke la luksemburga, la franca kaj la germana estas la tri oficialaj lingvoj. La luksemburga ĉefas dum oficiala parolado, dum la franca kaj la germana ĉefas por skriba uzo.

Eksterlandanoj kaj landlimanoj[redakti | redakti fonton]

El la 476.000 loĝantoj de Luksemburgo (en 2007), nur 278.000 estas luksemburganoj kaj 198.000 estas eksterlandanoj (preskaŭ 42 %). La plurlingveco estas ankaŭ plifortigita pro la ĉeesto de proksimume 130.000 landlimaj laboristoj, franclingvanoj aŭ germanlingvanoj, kiuj ĉiutage venas Luksemburgen (30.000 germanoj, 34.000 belgoj, kaj 66.000 francoj en oktobro 2006. Al la tri oficialaj lingvoj aldoniĝas la portugala kaj la angla. Proksimume 15 % de la loĝantaro estas portugala, kaj tio estigas grandan komunumon kie la portugala estas kutima lingvo eĉ se la dua generacio parolas la luksemburgan (lernita en lernejo kaj pro rilatoj kun aliaj infanoj), la francan kaj la germanan. Ĝenerale, la plej uzataj lingvoj en la laborejo estas la luksemburga kaj la franca. Tamen en la eŭropaj institucioj kaj ĉefe en la forte disvolviĝanta banka sektoro (la luksemburga borso iĝis la dua en Eŭropo kun pli ol 150 bankoj en ĉi tiu lando kaj la dua monda por la invest-fondusoj), kaj la alveno de kadruloj el tuta Eŭropo, la uzo de la angla kiel laborlingvo oftiĝis.

Praktika uzado[redakti | redakti fonton]

En la parlamento
la kutima lingvo estas la luksemburga sed foje kun uzo de la franca, ekzemple kiam la leĝoj estas cititaj.
En la amaskomunikiloj 
la gazetaro estas ĝenerale germanlingva, kun kelkaj franclingvaj gazetoj kaj magazinoj. La luksemburgaj televid- kaj radi-kanaloj estas preskaŭ nur luksemburgaj sed radioj kaj televidoj el Francio, Germanio kaj Belgio estas aŭskultataj kaj spektataj.
En lernejoj
en bazlernejoj, la kursoj estas germanlingvaj kaj klarigoj estas ofte luksemburgaj. En mezlernejoj, la klasika instruado (por la malaltaj niveloj) estas germana, dum por la altaj niveloj oni uzas la francan. En teĥnikaj lernejoj, komence ĉiuj fakoj estas germanlingvaj escepte de matematiko. Poste la kursoj estas franclingvaj, ofte kun klarigoj en la luksemburga.
En la ĉiutaga vivo 
kun eksterlanda kolego ĝia lingvo estas uzata, ĉar malmultaj neluksemburganoj vivantaj aŭ laborantaj en luksemburgo parolas la luksemburgan. Sed se la interparolanto komprenas la luksemburgan, ĉi tiu lingvo estos uzata.
Trafikpaneloj 
Ili estas en la franca kaj en la luksemburga.