Portalo:Homoj/Homoj po tago/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Dadd
Richard Dadd

Richard Dadd [RIĈ'd dad] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1818 en Chatham, Kent, mortis la 7-an de januaro 1886 en Londono) estis angla pentristo de feoj kaj aliaj supernaturaj temoj.

20 jaraĝa, lin anigis la Royal Academy of Art (Reĝa Akademio de Belarto), kaj li komencis ekspozicii siajn verkojn. Entute, tiuj ne estis tre rimarkindaj.

Dum vojaĝo en okcidenta Azio kaj Eŭropo en 1842, Dadd iĝis progresive malpli racia kaj pli perforta, kredante ke lin influis la egipta dio Oziriso.

Revenante Anglion, oni diagnozis frenezecon, kaj lia familio prenis lin al la kampara vilaĝo de Cobham, Kent, por refortiĝo. Tamen, en 1843, Dadd, kredante ke sia patro estis la Diablo maskata, murdis lin per tranĉilo. Dadd fluĝis al Parizo, sed survoje provis, sensukcese, murdi alian turiston per razilo. Arestita de la polico, li konfesis la murdon de sia patro, kaj estis resendata al Anglio, kie li estis internigata en Bethlem, iama fifama frenezulejo.