Portalo:Spiritismo/Persono de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

← Reiri al la portalo


Novembro 2016[redakti fonton]

Portreto de Auta de Souza

Auta de Souza (naskiĝis la 12-an de septembro 1876 en Macaíba-RN, mortis la 7-an de februaro 1901 en Natal-RN) estis brazila poetino.[1] Ties literaturaj verkoj estis iel influataj de simbolismo kaj estas klasataj kiel romantikaj. Laǔ Luís da Câmara Cascudo "ŝi estas la plej granda brazila mistika poetino".[2] Ŝi havis kvar gefratojn. Ŝia patrino mortis kiam ŝi estis 3-jara, kaj ŝia patro mortis en 1881, kiam ŝi estis 5-jara. Ŝi kaj ŝiaj gefratoj iris loĝi en Recife ĉe la geavoj, gepatroj de s-ino Henriqueta Leopoldina R. de Souza, patrino de Auta. Kiam ŝi estis 7-jara, ŝi jam sciis legi kaj skribi, danke al iu instruista amiko. Brazilo nuligis sklavecon nur en la jaro 1888, tiel ke Auta de Souza legadis por maljunaj sklavoj, kiel ankaŭ por analfabetaj virinoj kaj por infanoj. Legi plu...

Decembro 2016[redakti fonton]

Dosiero:ChicoXavier.jpg
ChicoXavier

Francisco Cândido XAVIER (Chico Xavier) (naskiĝis la 2an de aprilo 1910 en Pedro Leopoldo, mortis la 30an de junio 2002 en Uberaba) estis brazila mediumo, la plej elstara en la mondo laŭ la nombro de publikigitaj libroj. Entute li verkis pli ol 400 verkojn[3][4] kaj disvendis jam pli ol 50 milionojn da libroj.[5][6] Liaj gepatroj estis s-ro João Cândido Xavier kaj s-ino Maria João de Deus (forpasintaj respektive en 1960 kaj 1915). Li ricevis unuagradan instruadon. Profesie li estis komizo en butiko kaj publika oficisto, emerito ekde 1958. Ekde la jaro 1959 li loĝis en Uberaba.[7] Legi plu...

Referencoj[redakti fonton]

  1. Surbaze de la libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2004 (kongreslibro de CONCAFRAS-PSE)
  2. Linguagem Viva: Auta de Sousa (brazila literatura gazeto)
  3. Lucchetti G, Daher JC Jr, Iandoli D Jr, Gonçalves JP, Lucchetti AL. Historical and cultural aspects of the pineal gland: comparison between the theories provided by Spiritism in the 1940s and the current scientific evidence.. Neuro Endocrinol Lett. 2013;34(8):745-55.
  4. Vanessa Daraya. Brasileira estuda cartas psicografadas ("Brazilanino studas psikografiitajn leterojn"). Revuo Exame. Retejo alirita en 28/07/2013.
  5. Martha Mendonça. Chico Xavier e a alma do Brasil ("Chico Xavier kaj la animo de Brazilo"). Revuo Época, la 1an de marto 2010, p. 86.
  6. Langellier JP. Un homme insignifiant ("Iu malgrava homo"). el "Le Monde", 12/05/2010.
  7. El la verko "Esperanto kiel Revelacio", IDE

Aktuala[redakti fonton]

Portreto de Affonso Borges Gallego Soares

Affonso Borges Gallego Soares (Affonso Soares) (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, la 28an de oktobro 1940) estas brazila esperantisto, emerita bankoficisto, estrarano de Brazila Spiritisma Federacio de 1978 ĝis 2015, kunredaktoro de ties oficiala organo Reformador. Legi plu...