Poto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerale, poto estas vazo farita el diversaj materialoj por enteni ion. Poton destinitan por kuirado oni nomas kuirpoto, kaj poton destinitan por kultivado de ornama planto oni nomas florpoto. La materialoj plej uzataj por elfari potojn estas metalo kaj argilo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri poto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. 
  • Citaĵo
     Havu poton malgrandan, sed mem estu granda. 
  • Citaĵo
     Kia la poto, tia la kovrilo. 

Referencoj

  1. Lernu