Preĝejo Marteno de Tours (Tokod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Marteno de Tours
Preĝejturo de Marteno de Tours en Tokod
Preĝejturo de Marteno de Tours en Tokod
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tokod
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Tokod, laŭ la ĉefstrato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ligna kirko estis menciita en 1038, kiun la tataroj bruldetruis en 1242. En la 14-a jarcento oni komstruis pli novan kirkon el ŝtono, kiu en 1707 jam estis ruina, tial rekonstruo okazis. Spite tion, en 1786 oni malkonstruis la preĝejon kaj oni konstruis la nun videblan preĝejon. En 1926 fulmo trafis la turon. En 1934 la preĝejo renoviĝis. En 1955 kaj en 1976 la turo, en 1958 la internaĵo renoviĝis. La nova orgeno alvenis en 1944. La interna parto plene renoviĝis en 1987.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. Ĝi havas super la enirejo turon, kiun sekvas la navo. Flanke de la navo kvadrata sakristio kaj kapeleto troviĝas. Interne post la enirejo estas galerio. La ĉefaltaro pri Marteno de Tours kaj la predikejo venis el Supra Hungarujo. Estas ankaŭ 2 flankaltaroj: Dipatrino kaj Elizabeto. Sur la supro estas malfresko pri Marteno de Tours (pentrita en 1934).

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.