Preĝejo Naskiĝo de Maria (Tököl)
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Tököl
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tököl |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Tököl (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Eklezia fonto mencias jam kirkon en tiu loko en 1332, sed laŭ arkeologoj la trovitaj restaĵoj venis el la 15-a jarcento. En mezo de la 17-a jarcento bosnianaj monaĥoj servis en la kirko. Dum la kontraŭreformacio la katolika grupo estis refondita en 1714, la paroĥo en 1753. La konstruaĵo estis barokigita en 1813, tamen restis signifaj elementoj el la mezepoko. Dum la 2-a mondmilito ĝi estis bombardita, sed poste fidele rekonstruita. La orgeno estis farita en 1966.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo staras sola en parko, apude krucifikso situas. En la simetria fasado la enirejo troviĝas, pli supre malplena niĉo. En flanko de la navo la turo grandparte reliefas, krome estas du aliaj enirejoj ĉe la navo kaj turo. Apogpilieroj apogas la turon. La marmora ĉefaltaro estis farita en 1817, dorse estas tomboŝtono el 1519. Masa Feszty pentris la altaran bildon pri Naskiĝo de Maria.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.