Preĝejo Sankta Antonio (Tét)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo en Tét
Preĝejo Sankta Antonio el Padovo en Tét
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Tét, en ekstera parto Tétszentkút. Ĝi estas vaste konata pilgrima loko de Sankta Maria.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la onidiro aŭstra oficiro sonĝis tion, ke la vundo saniĝos en sia piedo, se li iros al fonto en arbaro de Tét. Tio plenumis, tial li konstruis kapelon apud la fonto en 1715. Li metis kopian bildon pri Helpema Maria (Mariahilf). La famo disetendiĝis kaj amase pilgrimantoj alvenis. Tial oni pligrandigis la kapelon, kiu pretiĝis en 1744, dume oni enterigis la fonton, ĉar oni timis, ke la preĝejo disfalas.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. Apude troviĝas skulptaĵo pri Sankta Maria kun Jesuo. Apud la preĝejo foje oni aranĝas subĉielajn mesojn. La unusola turo troviĝas en mezo de la fasado super la enirejo, la sanktejo estas duonronda. Interne la predikejo kaj la altaroj estis faritaj en la 18-a jarcento. Ĉe la ĉefaltaro 3 bildoj pri Sankta Maria kaj Sankta Antonio estas videblaj. Flanke estas po unu skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario).

Kermesoj okazas en la 13-an de junio kaj en la 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.