Preĝejo Sankta Floriano (Szőc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Floriano
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szőc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Sümeg
paroĥo en Halimba
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Floriano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Szőc.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko estis konstruita iam en la mezepoko. Dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝi ruiniĝis. Inter 1760-1770 germanaj enmigrantoj rekonstruis ĝin, sed restis partoj el la origina romaniko. Estas ankaŭ nun romanikaj kolonoj, restaĵo de la sanktejo kaj muro ĉirkaŭ la preĝejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en herba-arba areo. La konstruaĵo ekstere konsistas el turo, navo, absido kaj sakristio. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La absido estas apogita kun pilieroj.

Kermeso okazas en la 4-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.