Preĝejo Sankta Georgo (Zalavég)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Georgo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalavég
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Zalaszentgrót
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrua romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zalavég.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la romanika preĝejo estis konstruita en la frua 13-a jarcento. Inter 1748-1751 ĝi estis trakonstruita. En 1834 incendio okazis, poste la kirko estis rekonstruita, sed oni profitis la fundamenton kaj la restintajn kaj uzeblajn murojn. La turo estis farita en 1870. La orgeno alvenis en 1889. La paroĥo funkcias ekde 1945. La lasta renoviĝo okazis en 1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur malalta monteto en korto laŭ la ĉefvojo. En la korto ankaŭ ŝtona kruco estas videbla (1835). En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas, kie ankaŭ la enirejo funkcias. Malantaŭ la fasado la navo estas bazilika, do estas ĉefnavo kun 2 flankonavoj. etendiĝas, la absido estas rektangula. Sakristio kun pilieroj aliĝas al la absido. Interne ĉe la enirejo galerio etendiĝas.

Kermeso okazas en la 24-a de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.