Preĝejo Sankta Jakobo (Jászjákóhalma)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo apostolo Sankta Jakobo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jászjákóhalma
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Jászberény
paroĥo loke
Dato de konsekro 1701
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo apostolo Sankta Jakobo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Jászjákóhalma.

Historio[redakti | redakti fonton]

En eklezia listo el 1332 jam troviĝas preĝejo en la tiama Jákóhalma. En la 15-a jarcento malgranda gotika kapelo estis en tiu loko. En 1700 ĝi estis pligrandigita, la kapelo iĝis la sanktejo de kirko. La turo estis konstruita en 1732, sed baldaŭ oni konstruis pli novan turon, la malnova restinta parto nun estas vestiblo. Post pluraj trakonstruoj en 1778 ĝi barokiĝis. En 1868 sismo kaŭzis damaĝojn. La orgeno estis farita en 1873, trakonstruita en 1958.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur tre malalta monteto. Antaŭ la kirko statuo pri trista Kristo estas videbla el 1740. Ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo. La kvadrata turo meze reliefas en la fasado. Estas ankaŭ niĉoj kun statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Ĉe flanko de la navo la menciita kapelo reliefas. La kapelo havas pilierojn. La kirka absido estas plurlatera. Interne la klasikismaj ĉefaltaro kaj predikejo estis faritaj en la frua 19-a jarcento. La kapelo estis pentrita en 1891.

Kermeso okazas en la 25-an de julio.

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.