Preĝejo Sankta Ladislao (Agyagosszergény)
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Agyagosszergény
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Agyagosszergény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 32 m (turo) |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Agyagosszergény, pli ekzakte en la iama vilaĝo Szergény.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua, origina preĝejo de Marteno de Tours estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento, kiun la turkoj detruis en 1529. La sekva novromanika kaj baroka preĝejo estis konstruita en 1777, sed la novgotika turo nur en 1792. En 1865 renovigo, en 1883 pligrandigo okazis. En 2010 ĉirkaŭ la preĝejo oni faris parkon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo havas unusolan kvadratan turon super la enirejo. Ankaŭ la navo estas unusola, tamen ĝi havas 5 partojn. La vitraj fenestraj bildoj estis faritaj parte en 1890, parte en 1947. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Ladislaon. La ceteraj bildoj sur la muroj estis pentritaj en 1938.
Kermeso okazas la 27-an de junio.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare Arkivigite je 2012-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare[rompita ligilo]