Preĝejo Sankta Mikaelo (Arló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Arló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Ózd
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en grandvilaĝo Arló (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine gotika kirko estis konstruita en 1486. Inter 1576-1698 la kalvinanoj uzis ĝin, poste plene ĝi estis trakonstruita inter 1732-1792. La turo konstruiĝis en 1786. Nur tre malgrandaj partoj restis el la mezepoko. La orgeno estis kreita en 1905. En la 1990-aj jaroj plena renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en plurlatera absido. Ankaŭ sakristio kaj kapelo aliĝas al la navo. La internaj instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.