Preĝejo Sankta Triunuo (Ócsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Ócsa
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Ócsa
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ócsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Örkény
paroĥo loke
Dato de konsekro 1777
Arkitektura priskribo
Arkitektoj András Mayerhoffer
Konstrustilo baroko
Konstruado 17741777
Specifo
Alto 20 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Ócsa, Mindszenti tér 4
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en urbo Ócsa (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri sidejo de preposto en 1234, sed tiutempe estis jam la nun videbla romanika kirko. Dum frua dominado de la turkoj la loĝloko preskaŭ senhomiĝis, poste la alvenintaj hungaroj ĉirkaŭ 1560 jam estis kalvinanoj. Ili uzis la restintan kirkon, kiel ankaŭ nuntempe. En la 18-a jarcento ankaŭ katolikoj alvenis kaj ili ne povis reakiri la originan preĝejon. En 1754 ili konstruis kapelon, inter 1774-1777 la nun videblan kirkon. La orgeno estis kreita en 1901. La paroĥo estis fondita en 1916, plu frue la katolikoj apartenis eklezie al Alsónémedi. La konstruaĵo estis trakonstruita inter 1916-1918, ankaŭ la turo estis plialtigita. En 1977 la muroj interne estis pentritaj, pli novaj vitraloj alvenis en 1985. Pli nova trakonstruo okazis en 1993.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, sed ĉe la simetria fasado dekstre ŝtona kruco estas videbla. Malsupre meze funkcias la enirejo, la plej supre la turo altiĝas, kie 3 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en hufoforma absido, kiu estas pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido ĉe la dekstra flanko. Interne krom la ĉefaltaro estas 2 flankaj altaroj. La klasikisma ĉefaltara bildo (1838) prezentas la Sanktan Triunuon.

Kermeso okazas en la tago de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Absido
Aerfoto pri la kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.